Eŭdoksia Lopuĥina

unua edzino de rusia caro Petro la 1-a

Carino Eŭdoksia Fjodorovna Lopuĥina (ruse Евдоки́я Фёдоровна Лопухина́, Jevdokíja Fjodorovna Lopuĥiná; naskiĝis la 30-an de julio[jul.]/ 9-an de aŭgusto 1669[greg.] en Moskvo, mortis la 27-an de aŭgusto[jul.]/ 7-an de septembro 1731[greg.] samloke) estis rusa carino kiel la unua edzino de Petro la Granda, kaj la lasta etne rusa kaj ne-eksterlanda edzino de Rusia monarko.[1] Ili geedziĝis la 27-an de januaro 1689 [1] kaj divorcis en 1698.[2] Ŝi estis la patrino de la carido Aleksej Petroviĉ kaj la patroflanka avino de Petro la 2-a de Rusio.

Eŭdoksia Lopuĥina
Persona informo
Naskiĝo30-an de julio 1669 (1669-07-30)
en Moskvo
Morto27-an de aŭgusto 1731 (1731-08-27) (62-jaraĝa)
en Moskvo
TomboNovodeviĉje tombejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religioortodoksa kristana eklezio vd
Lingvojantikva orientslava lingvo vd
ŜtatanecoRusia Imperio
Rusa carlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioLopuĥin vd
PatroFjodor Abramoviĉ Lopuĥin Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoUstinja Rtiŝĉeva Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oPetro la Granda (1689–) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojAleksej Petroviĉ, Alexander Petrovich (en) Traduki, Pavel Petrovich Romanov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupomonaĥino Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis elektita kiel edzino por la caro fare de lia patrino Natalia Nariŝkina ĉefe pro la rilato de la patrino de Eŭdoksia kun la fama bojaro Fjodor Rtiŝĉev. Ŝi estis kronita carino en 1689 kaj naskis la Granddukon Aleksej Petroviĉ de Rusio la venontan jaron. Ŝi naskis du pliajn filojn de Petro, nome Aleksandro en 1692 kaj Paŭlo en 1693, sed ambaŭ mortis dum la infanaĝo. La caro ne eltenis ŝiajn konservativajn parencojn kaj tuj abandonis ŝin por belulino el Nederlando, nome Anna Mons.

Notoj