Duobla korno
Duobla korno aŭ hungara duobla (akcenta) korno [1] estas diakrita literosigno por difini specifan elparolon de literoj uzataj kiel ekz. en la hungara lingvo. Duoblan kornon surhavas la literoj Ő (Ő), ő (ő) kaj Ű (Ű), ű (ű), kiujn oni devas pli longe elparoli kompare al la mallongaj vokaloj Ö, ö kaj Ü, ü (kiuj portas tremaon). En la hungara lingvo, la vokala longeco estas fonologie distingiva, tiel signifodistinga.
En Unikodo ekzistas ankaŭ aparta signo "duobla korno", kiu kombiniĝas kun la antaŭa litero ( ̋ ). Ĝia numero estas 779 (0x30B).
La kornoj en la hungara lingvo kliniĝas dekstren (vidu ankaŭ dekstra korno).
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka