Dunasziget

Dunasziget [dunasiget] estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár. La loknomo estas hungare: Danubo-insulo.

Preĝejo de Dunasziget

Bazaj informoj

Situo

Dunasziget situas sur insulo de Danubo Szigetköz, iom for de ambaŭ Danuboj. En la insulo estas nur flankovojoj.

Historio

Pro Traktato de Trianon la kontraŭa insulo de Danubo Csallóköz (ĉalokoz) iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Ĉe la hungara bordo tie ne estis vilaĝoj, sed la regiono apartenis al la alia flanko. En 1921 oni fondis 3 vilaĝojn por tiuj, kiuj restis en la hungara flanko: Cikolasziget, Sérfenyősziget kaj Doborgazsziget. Ili unuiĝis en 1969.

Famuloj

En Cikolasziget (aŭ Dunasziget) mortis biologo József Becze.

DunaszigetGelseszigetKertészszigetKisszigetKunsziget
MáramarosszigetMuraszigetŐriszigetSzécsiszigetSziget
SzigetSzigetbecseSzigetcsépSzigethalomSzigetmonostor
SzigetszentmártonSzigetszentmiklósSzigetújfaluSzigetvárTiszasziget
Torontálsziget