Dubh

Dub mac Maíl ColuimDubh mac Mhaoil Chaluim (mortis en 967) estis reĝo de Skotlando. Li estis filo de Malkolmo la 1-a (Máel Coluim mac Domnaill) kaj sekvis al la trono kiam Indulf (Ildulb mac Causantín) estis mortigita en 962.

Dubh
Reĝo de la Skotoj
Regadode 962 ĝis 967
AntaŭuloIndulf
SekvantoCuilén
Persona informo
NaskonomoDub mac Maíl Coluim (malnovskotgaele), Dubh mac Mhaoil Chaluim (skotgaele)
Naskiĝo1-an de januaro 1000 (1000-01-01)
Morto967
en Forres
Mortis proHommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboIona (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoSkotlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioAlpinoj
PatroMalkolmo la 1-a
GefratojKenneth la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojKenneth la 3-a
Profesio
Okupomonarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La Kroniko registras ke dum la regado de Dubh, la episkopo Fothach, plej probable episkopo de St Andrews aŭ de Dunkeld, mortis. La restanta raporto estas de batalo inter Dubh kaj Cuilén, filo de la reĝo Ildulb. Dubh gajnis la batalon, en kio Duchad, abato de Dunkeld, foje supozita esti prapatro de Crínán de Dunkeld kaj Dubdon, la mormaer de Atholl, mortis.

Estas dirite ke sia korpo estis kaŝita sub la ponto de Kinloss kaj la suno ne brilis ĝis ĝi estis trovita kaj entombigita. Eklipso kiu okazis la 10-an de julio 967 eble estas la origino de ĉi tiu historio.

Dubh havis almenaŭ unu filon, Kenneth la 3-a (Cináed mac Dub).

Referenco

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dub, King of Scotland en la angla Vikipedio.