Dordogne (departemento)

franca departemento
(Alidirektita el Dordogne)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dordogne (rivero).

Dordogne [dɔʁdɔɲ], okcitane Dordonha [durdunjo], en Esperanto Dordonjo, estas unu el la departementoj de la sudokcidenta franca regiono Nova Akvitanio. Ĝi respondas al la malnovfranca provinco kaj natura regiono Périgord. Ĝi estas 9 060 km2 granda kaj havas 416 909 loĝantojn. La ĉefurbo estas la bela historia urbo Périgueux. Aliaj gravaj urboj : Bergerac, Nontron kaj Sarlat-la-Canéda. La departemento nun kovras la historian teritorion de Périgord, kaj entute havas 545 komunumojn.

Dordogne
Insigno de Dordogne
Situo de Dordogne
Map
departemento de Francio
Administrado
Lando Francio
RegionoNova Akvitanio
Numero24
PrefektejoPérigueux
SubprefektejojBergerac
Nontron
Sarlat-la-Canéda
Statistikaĵoj
Loĝantaro413 730 (2021)
Areo9 060 km²
Loĝdenso46 /km²
Subdividoj
Arondismentoj4
Kantonoj25
Komunumaroj26
Komunumoj545
vdr

Geografio

La pejzaĝoj de Dordogne prezentiĝas kiel serio da valoj kaj montetoj, kaj ankaŭ la kalkŝtonaj altebenaĵoj de la centra Périgord.

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:

Historio

Agrikulturo ludas gravan rolon en tiu departemento, kie industrio malmulte disvolviĝis kaj prosperis. La Dordogne aparte famas pro sia riĉa gastronomio: anasoj, anseroj, vinoj, tritiko, maizo, ktp.

Kulturo

La kultura kaj historia patrimonio de Dordogne apartenas al la plej riĉaj de tuta Francio: prahistoriaj grotoj (Montignac-Lascaux, Grand-Roc, Les Eyzies-de-Tayac-Sireuil, Rouffignac) - pli ol 1500 mezepokaj kasteloj (Castelnaud, Beynac, Bourdeilles, Fages, Hautefort, Montbazillac, Puyguilhem, ktp…), mezepokaj urboj kaj vilaĝoj (ekzemple Périgueux aŭ Montpazier), pli ol 400 romanikaj preĝejoj, kaj la kvieteco de la kamparo faras el tiu departemento unu el la ĉefaj turismaj destinoj de Francio.

Tie naskiĝis Théophile Cart, Michel de Montaigne.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Mapo de Dordogne