Donald Winnicott

angla pediatro kaj psikoanalizisto

Donald Winnicott (naskiĝis la 7-an de aprilo 1896 en Plymouth kaj mortis la 25-an aŭ 28-an de januaro 1971 en Londono) estis angla infankuracisto kaj psikoanalizisto. Interalie, lia nomo ankaŭ ligiĝas al la skolo de pozitiva psikologio.

Donald Winnicott
Persona informo
Naskiĝo7-an de aprilo 1896 (1896-04-07)
en Plymouth
Morto25-an de januaro 1971 (1971-01-25) (74-jaraĝa)
en Londono
MortokialoKorinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma materJesus College
St Bartholomew's Hospital (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oClare Winnicott (en) Traduki (1951–)
Alice Buxton Winnicott (en) Traduki (1923–1949) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopediatro
psikiatro
psikoanalizisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kiam li en Londono komencis studi psikoanalizon, li konatiĝas kun Melanie Klein, kaj impresite de ŝi turnis sian ĉefan atenton de la pediatrio (infankuracado) al psikoanalizo, tamen sen iam membriĝi en la psikoterapia skolo de Melanie Klein. Anstataŭe li apartenis – kiel ekzemple ankaŭ Michael Balint - al la grupo de la nepartianoj aŭ la meza grupo de la brita psikanaliza asocio, kaj li estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj propagandantoj de la tiel nomata objektrilata teorio, ekstere de la skolo de Melanie Klein.

Liaj konceptoj de la transira objekto kaj transira spaco estis precipe bone akceptataj inter ĉiuj psikoterapiistoj. Konatiĝas lia eldiro "Ne ekzistas tia afero kiel bebo", per kiu li volis esprimi, ke oni ne povas adekvate esplori kaj trakti bebon sen ĝia patrino, ĉar la du formas nedisigeblan diadon. Krome, Winnicott elpensis la esprimon "La malvera Mio" (The False Self, Das falsche Selbst, Le faux self).

Winnicott estas unu el la plej gravaj pioniroj de infana psikoterapio. Li povis uzi pli ol 60 000 kazojn traktitajn dum siaj kvardek jaroj da laboro en la infanmalsanulejo Paddington kaj en sia propra praktikejo.