Donòri

komunumo de Italio en Sardio

DonòriDonori - jen itale, prononco laŭ sistemo IFA [donˈɔrɪ], sarde nur Donòri [1] - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma regiono Sardio, situas en la suda parto de la insulo kaj ekde aprilo 2021 estas parto de la administra unuo metropola urbo Kaljaro. Antaŭe ĝi kvin jarojn estis parto de la provinco Sud-Sardio kaj antaŭ 2016 apartenis al la provinco Kaljaro, kiu malfondiĝis en februaro 2016. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 969 loĝantoj sur areo de 35,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 56 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Barrali, Samatzai, Sant'Andrea Frius, Serdiana kaj Ussana.

Donori · Donòri
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Sardio
ProvincoCA Kaljaro
Geografia situo, 9° 7′ O (mapo)39.4333333333339.116666666666739° 26′ N, 9° 7′ O (mapo)
Alto super marnivelo141 m
Areo35,17 km²
Loĝantaro1969 (2023)
Loĝdenso56 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojBarrali, Samatzai, Sant'Andrea Frius, Serdiana kaj Ussana
PatronoSankta Georgo
Festa tago23-a de aprilo
Nomo de loĝantojdonoresi (itale) aŭ donoresus (sarde)
Poŝtkodo09040
Imposta kodoD344
Kodo laŭ ISTAT111017
Telefona prefikso070
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

Skribo

La supersigno sur la dua "o" estas parto de la kutima sarda skribo, kvankam ĝi fakte ne estas parto de la itala nomo, sed nur indikas la akcenton. Italaj mapoj kaj leksikonoj ofte uzas ĝin por nomoj, kies akcento ne estas sur la antaŭlasta silabo, sed tiu ĉi itala nomo fakte prononcatas sur la antaŭlasta silabo; la prononco laŭ sistemo IFA estas [donˈɔrɪ]. La itala vikipedia artikolo uzis ĝin ĝis junio 2008, sed tiam oni decidis, ke ĝi por la itala ne estas necesa.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

pejzaĝa impreso