Dompierre VD

komunumo de Svislando

Dompierre estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 243 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Dompierre
Blazono de Dompierre
Blazono de Dompierre
Blazono de Dompierre
Dompierre
Dompierre
Dompierre
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
DistriktoBrojo-Vully
Geografia situo557494 / 173165 (mapo)46.7083333333336.882777777777846° 42′ N, 6° 53′ O; CH1903: 557494 / 173165 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj243
Areo3,21 km²
Alteco713 m super marnivelo
Poŝtkodo1682
Komunumkodo5671
Mapo de Dompierre
Mapo de Dompierre
Mapo de Dompierre
vdr

Geografio

La komunumo Dompierre situas en la Vaŭda Mezlando sur la molasaj montetoj inter la valoj de la riveroj Brojo kaj Glano. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Dompierre kaj Les Granges-de-Dompierre, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,21 km², de kiuj 21,4% estas kovritaj de arbaro, 73,0% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Dompierre limas en nordo al Seigneux, en oriento al Villars-Bramard, en sudoriento al Romont (FR), en sudo al Prévonloup, en sudokcidento al Lovatens, kaj en okcidento al Curtilles.

Trafiko

Dompierre situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Dompierre pasas flanka vojo de Curtilles al Villars-Bramard kaj alia vojo de Seigneux al Prévonloup. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 20 kilometrojn norde de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. Pere de poŝtaŭtolinio de Payerne al Romont la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1228 Donperro. Dum mezepoko la interezrajtoj apartenis al la katedrala kapitolo de Laŭzano. Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno Dompierre estis atribuita al la Voktejo Moudon, kiu en la jaro 1798 post la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 surbaze de la administra reformo de Kantono Vaŭdo estis atribuita al la Distrikto Brojo-Vully.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj