Historio
La teritorio de municipo estis loĝigita jam de praepoko, kiel pruvas multnombraj arkeologiaj trovaĵoj precipe el epokoj de ĉasistoj de mamutoj (aĝo proksimume 25–30 mil jaroj), kiuj estas alirebligitaj al publiko en ĉi tiea arkeologia muzeo. La plej signifa ĉi tiea arkeologia trovaĵo estas plastikaĵo de Venuso de Dolní Věstonice malkovrita en la jaro 1925. La unua skribmencio de la vilaĝo estis en 1312. En la 16-a jarcento ĉi tie ekloĝis anabaptistoj – habanoj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 779 |
---|
1880 | 752 |
---|
1890 | 826 |
---|
1900 | 842 |
---|
1910 | 771 |
---|
1921 | 686 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 688 |
---|
1950 | 412 |
---|
1961 | 450 |
---|
1970 | 376 |
---|
1980 | 356 |
---|
1991 | 334 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 339 |
---|
2014 | 322 |
---|
2016 | 313 |
---|
2017 | 312 |
---|
2018 | 314 |
---|
2019 | 316 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 310 |
---|
2021 | 279 |
---|
2022 | 292 |
---|
2023 | 293 |
---|
2024 | 307 |
---|
Memorindaĵoj
- Rekte super la municipo elstaras ruino de burgo Děvičky kaj la plej alta monto de Pavlovské vrchy - Děvín.
- Sur orienta rando de la municipom troviĝas signifa geologia loko Kalendaro de eternoj kaj loko de signifaj arkeologiaj trovaĵoj.
- Devene gotika preĝejo de sankta Mikaelo
- Konstruaĵo de eksa urbodomo el la 16-a jarcento, en kiu estas nuntempe lokigita arkeologiaj ekspozicioj.
- Statuaro de Virgulino Maria
- Habana placeto, la tn. Ansera placeto, ĝi apartenas al la plej grandaj apartenaĵoj de vinkultivada subregiono Mikulov. La habanaj vinkeloj ĉi tie foje kreis la tutan placeton.
Pluaj fotoj
Placo kun preĝejo de Ĉefanĝelo Mikaelo
Statuo de sankta Johano Nepomuka kaj eksa urbodomo, hodiaŭ muzeo
Renesanca domo kun arkado
Statuaro de Virgulino Maria