Distriktoj de Kantono Zuriko

Mapo de la Kantono Zuriko kun la subdivido laŭ distriktoj

La hodiaŭa rolo de la zurikaj distriktoj

La distriktoj en la Kantono Zuriko havas pure administran funkcion. Pro la vasta aŭtonomieco de la komunumoj la distriktaj aŭtoritatoj en Zuriko male ol en aliaj landoj apenaŭ havas signifon. La funkcio de distriktaj konsilantaroj, kies membroj elektiĝas de la popolo ĉiun kvaran jaron, estas do praktike nur tiu de rekursinstanco kontraŭ decidoj de la komunumaj registaroj kaj/aŭ parlamentoj.

La Kantono de Zuriko estas dividita en 12 distriktojn, kiuj portas la nomon de siaj ĉefkomunumoj.

Tribunalaj distriktoj

Pli signifa la distriktoj en la kantono estas rilate la jurisprudencon. Sur nivelo de distrikto estas organizitaj a unuinstancaj tribunaloj, la tiel nomitaj distrikttribunaloj. Lasta-tempe oni komencis por limigi kostojn organizi ankaŭ la civilstatregistrojn pri naskiĝoj, geedziĝoj kaj mortoj je nivelo de distrikto.

Lernejaj distriktoj

Distrikto ludas ankaŭ rolon rilate la kontrolon de la ŝtataj lernejoj. La lernejaj komunumoj estas submetitaj al la distrikta lernejkontrolo, kiu fakte rolas kiel supera rekursinstanco en demandoj de ekzamenoj kaj disputoj kun instruistoj kaj lernejaj aŭtoritatoj.

Kastelo Kiburgo, iama voktejo por la historioa voktdistrikto Vinterturo
Historia blazono de Zuriko kun la blazonoj de la voktdistriktoj, ero el la Murer-urbomapo

Historiaj distriktoj

Antaŭ la la akcepto de zurika konstitucio 1831, unu jaron post la tago de Uster la Kantono Zuriko konsistis el historiaj distriktoj (tiel nomitaj voktdistriktoj, germane Vogtei), kiujn regis voktoj, kiujn nomumis la registaro de Zuriko. En diversaj lokoj ankoraŭ hodiaŭ troviĝas la kasteloj de tiuj foktoj, ekzemple la Kastelo Greifensee aŭ la Kastelo Kiburgo apud Vinterturo. La voktoj estis unuflanke guberniestroj, kiuj reprezentis la registaron de Zuriko, aliflanke ili ankaŭ estis la lokaj juĝistoj.

Famecon akiris la libro de la zurika verkisto Gottfried Keller kun la titolo la Kamparvokto de Greifensee, kiu baziĝas sur vera biografio de iama zurika vokto. Tiu vokto Landolt estis konata kiel tre saĝa juĝisto, kaj la libro vivas de la diversaj kvereloj kaj etkrimoj inter najbaroj, kiujn tiu viro devis solvi.

Reorganizo 1989

La Distrikto Zuriko konsistas nuntempe nur ankoraŭ el la urbo Zuriko mem. Okaze de reorganizo de la distriktoj de la kantono la tiama Distrikto Zuriko estis dividita al nova Distrikto Dietikon al kiu nun apartenas la komunumoj de la Limatvalo. La komunumo Zollikon estis dume aligita al la Distrikto Meilen.

Listo de la distriktoj de la Kantono Zuriko

Aktuale (2011) Kantono Zuriko konsistas el 12 distriktoj. La sumo de ilia areo estas malpli ol la aero de la tuta kantono, ĉar la 67,95 km², kiuj apartenas al la lagoj ne estas nombritaj kiel distriktaj teritorioj. La distrikto Zuriko estas identa kun la urbo Zuriko.

BlazonoNomoLoĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
ĈeflokoNombro da
komunumoj
Kodo
Affoltern46978113.01Affoltern ĉe Albis140101
Andelfingen29210166.64Andelfingen240102
Bülach129177185.19Bülach220103
Dielsdorf78336152.73Dielsdorf220104
Dietikon7857260.06Dietikon110111
Hinwil86018179.53Hinwil110105
Horgen113216104.16Horgen120106
Meilen9569784.64Meilen110107
Pfäffikon75740163.55Pfäffikon120108
Uster117834112.35Uster100109
Vinterturo147988251.25Vinterturo210110
Zuriko36509887.78Zuriko10112
Totale1213448661728,84Zuriko17101

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj