Landquart (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Landquart)


La distrikto Landquart estas administra unuo de Kantono Grizono. Ĝi havis 24006 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Igis.

Distrikto Landquart
Igis, ĉefloko de la distrikto Landquart
Mapo de la distrikto Landquart
Administra divido de Kantono Grizono
Kantono Grizono
ĈeflokoIgis
Geografia situo760664 / 203894 (mapo)46.9666666666679.5546° 58′ N, 9° 33′ O; CH1903: 760664 / 203894 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj24006  (2008-12-31)
Areo193,23 km²
Loĝantardenseco124 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1826
vdr

Geografio

La distrikto Landquart estas kvazaŭ la pordego de nordorienta Svislando al Kantono Grizono. Ĝi situas en la Rejnvalo sude de Liĥtenŝtejno kaj norde de Koiro.

La distrikto konsistas el la du komunumaroj

Trafiko

Tra la distrikto Landquart pasas la svisa aŭtovojo A3, kiu dek kilometrojn pli norde en Sargans kuniĝis kun la svisa aŭtovojo A2. Pasas tra la distrikto la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro, kaj la linio de la Retia Fervojo de Davos tra Landquart al Koiro.

Komunumoj de la komunumaro Kvin Vilaĝoj

La komunumaro Kvin Vilaĝoj konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Igis (al kiu ankaŭ apartenas la vilaĝo Landquart) estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Haldenstein99918.563941
Igis765210.883942
Mastrils5577.983943
Trimmis301042.873945
Untervaz233627.723946
Zizers319911.013947
Totale617753119,02

Komunumoj de la komunumaro Maienfeld

La Vilaĝaro Kvin Vilaĝoj konsistas (stato en 2009) el 4 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Maienfeld estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Fläsch59019.943951
Jenins85810.543952
Maienfeld258832.333953
Malans221711.403954
Totale4625274,21


Eksteraj ligiloj