Discogs

Discogs, mallongigo de discographies (diskografioj), estas la plej granda retejo/bazarejo kaj datumbazo kun informojn pri muzikaj registraĵoj, komercaj kaj nekomercaj. La datumbazo funkcias kiel vikio: uzantoj povas mem aldoni aŭ ŝanĝi la informojn. Senpaga registriĝo necesas por tio. Ĝi estis kreita en oktobro 2000 de Kevin Lewandowski (programisto kaj muzikamanto) kiel datumbazo de sia privata diskokolekto.

Discogs
emblemo
online music database (en) Traduki
social cataloging application (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komencooktobro 2000 vd
Lando(j)Usono vd
SidejoPortlando
Fondinto(j)Kevin Lewandowski vd
Posedata deZink Media vd
RetejoOficiala retejo
vdr

Entute pli ol 11 milionoj de publikigitaj diskoj, kompaktdiskoj kaj similaj troveblas en la datumbazo de ĉirkaŭ 6 100 000 artistoj kaj pli ol 1 300 000 diskoeldonejoj[1].

En 2005 la retejo pligrandiĝis per interreta bazarejo, kie vendistoj povas vendi nur sonilojn (diskojn, kompaktdiskojn, ktp.), kiuj estas en la datumbazo[2].

La serviloj de Discogs estas gastigitaj sub la domajna nomo discogs.com de Zink Media, Inc. sur datumbaza servilo en la usona urbo Portlando[3]. La domajna nomo discogs.com estis registrita en oktobro 2000. Unu monaton poste Discogs estis lanĉita[4].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj