Dionizo de Halikarnaso

Dionizo de Halikarnaso (54 a. K. - 7 a. K.), (latine Dionysius Halicarnassensis) estis greka retorikulo, erudiciulo, historiisto, kronikisto, latinisto kiu floris dum la regado de Aŭgusto Cezaro. Iom post la fino de la civilaj militoj li translokiĝis al Romo, kaj pasigis dudek du jarojn studinte la latinan kaj literaturon kaj preparante materialojn por sia historio. Dum ĉi tiu periodo, li donis lecionojn pri retoriko, kaj ĝuis la societon de multaj eminentaj viroj. En la 19-a jarcento, oni ofte supozis, ke li estis la prapatro de Aelius Dionysius de Halicarnassus.

Διονύσιος ο Αλικαρνασσεύς
(54 a. K. - 7 a. K.)
Bildo de Dionizo de Halikarnaso, el la libro "Dionysii Halicarnassensis de compositione verborum liber", eldonita en 1808 de Gottfried Heinrich Schäfer (1764-1840).
Bildo de Dionizo de Halikarnaso, el la libro "Dionysii Halicarnassensis de compositione verborum liber", eldonita en 1808 de Gottfried Heinrich Schäfer (1764-1840).
Persona informo
Naskiĝo54 a. K.
en Halikarnaso, Bodrum, Romia Respubliko, nuna Turkio
Morto7 a. K.
en Halikarnaso, Bodrum, Romia Respubliko, nuna Turkio
EtnoRomianoj vd
Lingvojantikva greka vd
LoĝlokoRomo vd
Profesio
Okupohistoriisto
verkisto
oratoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
VerkojRoman Antiquities ❦
Opuscula rhetorica ❦
O Tukididovom stilu ❦
Art of rhetoric vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

"Antiquitates Romanae", verko de Dionizo de Halikarnado, eldonita de Lampugnino Birago (1390–1472), dediĉita al la papo Paŭlo la 3-a, kaj konservata en la "Biblioteca Apostolica Vaticana".

Lia ĉefa verko, titolita "Rhōmaïkḕ Arkhaiología" (Ῥωμαϊκὴ Ἀρχαιολογία, "Romiaj Antikvaĵoj"), rakontas la historion de Romo ekde la mita periodo ĝis la komenco de la Unua Punika Milito en dudek libroj, el kiuj la unuaj naŭ restas ekzistantaj dum la ceteraj libroj ekzistas nur kiel fragmentoj, en la eltiraĵoj de la romia imperiestro Konstantino Porphyrogenitus kaj en epitomo malkovrita de Angelo Mai (1782-1854) en Milana manuskripto.

Dionysius estas la unua grava historiisto de frua romia historio kies laboro nun ekzistas. Pluraj aliaj antikvaj historiistoj, kiuj verkis pri ĉi tiu periodo, preskaŭ certe uzis Dionizo-n kiel fonton por ilia materialo. La verkoj de Apiano, Plutarko kaj Livio ĉiuj priskribas similajn homojn kaj eventojn de la Antikva Romo kiel Dionizo.

Verkaro

Bernard van Orley (1491-1541), Romulo donas la leĝon al la romia popolo.

Literaturo

Vidu ankaŭ