Dido (antikvo)

mita reĝino de Kartago
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dido (apartigilo)

Laŭ grekaj kaj romiaj fontoj, Dido, foje Didona, aŭ Elizo de Tiro aperas kiel fondintino kaj unua reĝino de Kartago, en la nuna Tunizio. Ŝia famo ŝuldiĝas ĉefe al rakonto inkludita en la Eneado de la romia poeto Vergilio.

Dido
rolulo de helena mitologio
VerkoEneado
Didono kaj Eneo
La Trojanoj
Didone
Didon
Didone abbandonata
Didone abbandonata
La Dia komedio
Civilization V
Informoj
Seksoina
NaciecoFenicioAntikva Kartago
Religiokartaga religio
Mortokialomorto sur brulŝtiparo, pikado
Okuporeganto
PatroMattan I
GefratojAnna • Pigmaliono el Tiro
Edzo/EdzinoSychaeus • Acerbas
KunuloEneo
vdr
La morto de Dido, pentraĵo de A. Sacchi.

Ŝi estis filino de la reĝo de Tiro, nome Belo, konata ankaŭ kiel Muto. Dido havis du gefratojn: nome Pigmaliono, kiu heredis la regnon Tiro, kaj Ana. Ŝin ame konkeris kaj poste forlasis Eneo, rifuĝinto el Trojo, fondonto de la romia regno; ŝi bruligis sin en sia amdoloro sur ŝtiparo, kiel Vergilio rakontas en sia Eneado[1]

Notoj

Vidu ankaŭ