Diageo

Diageo (pronunco: diːˈɑːʒiːoʊ, aliaj elparoloj: daɪˈʌʒiːoʊ, aŭ: diˈædʒioʊ) estas brita firmao por la produktado kaj merkatigo de alkoholaĵoj bazitaj en Londono. Diageo estas la plej granda alkoholproduktanto en la mondo, kaj la plej granda produktanto de biero kaj spritaĵoj [1][2].

Diageo
negocoKonzerno • entrepreno • publika kompanio vd
Dum17-a de decembro 1997 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloSeagram Company Ltd.
Jura formopublic limited company
Ĉefestro(j)Javier Ferrán vd
SidejoLondono
LandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)oIvan Menezes
Dungitoj27 355
Agokampoalkoholaĵo
ISIN-kodoGB0002374006
Posedata deBlackRock • Capital Group Companies vd
filiaj kompaniojGuinness Ghana Breweries • Guinness Brewery • Cardhu distillery • George Dickel • Distillers Company vd
Posedataj kompaniojLagavulin Distillery • East African Breweries • Mortlach Distillery • Johnnie Walker • Dalwhinnie distillery • Smirnoff • Cîroc • George Dickel • Pimm's • Guinness Brewery • Guinness Nigeria • Ypióca Group • Alexander & James • St. James' Gate vd
TTTOficiala retejo
vdr

Historio

Diageo estis establita en 1997 de la fuzio de la bierejo Guinness kaj la "Grand Metropolitan" firmao. Ĝia establado estis iniciatita fare de Guinness-direktoroj Anthony Greener kaj Philip Yea kune kun George Ball kaj John McGrath de Grand Metropolitan. Anthony Greener estis la unua administra prezidanto. Diageo-akcioj komencis komerci ĉe la Londona Borso la 17an de decembro 1997 je merkatkapitaligo de 24 miliardoj £. [3].

En la jaroj sekvantaj la fuzion, la firmao temigis agadojn en la trinkaĵsektoro, ĝuante pli altajn kreskorapidecojn, kaj vendis ĝiajn manĝaĵojn kaj restoraciokomercojn. En julio 2000, ĝi vendis la manĝentreprenon Pillsbury al General Mills por 10,5 miliardoj da dolaroj [4]. Diageo posedis la rapidmanĝejon Burger King ĝis 2002 kiam ĝi estis vendita al konsorcio gvidita fare de American Texas Pacific por 1.5 miliardoj USD [5].

En 2000, ĝi aĉetis parton de la trinkmarkoj de Seagram de la Bronfman-familio [6].

En junio 2017, kontraŭ 700 milionoj da dolaroj, ĝi aĉetis la tekilan markon Casamigos de la kinoaktoro George Clooney [7].

Diageo surmerkatigas siajn produktojn en pli ol 181 landoj tra la mondo kaj funkciigas oficejojn en ĉirkaŭ 80 landoj. Ĝi estas listigita ĉe la Londono-Borso kaj estas unu el la firmaoj kiuj konsistigas la FTSE 100 indekson.

Varmarkoj

La markoj posedataj fare de Diageo estas inter la plej venditaj de sia speco en la mondo [8], inkluzive de:

  • Smirnoff - la plej vendita vodko en la mondo
  • Johnnie Walker - la plej vendita miksita skota viskio en la mondo
  • Baileys Irlanda Kremo (Baileys Irish Cream) - la plej vendata likvoro en la mondo
  • Guinness-biero - la plej vendita fortika biero en la mondo
  • Gordon's - la plej vendata ĝino en la mondo
  • Don Julio - konata tekila marko
  • Captain Morgan - konata rummarko
  • Tankari - ginmarko

Referencoj

Eksteraj ligiloj