El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vorto devio havas plurajn signifojn laŭ la kunteksto:
Ĝeneralsence, nenormala delokiĝo: spina devio; devio disde politika linio, disde socia normo. Pri navigado , diferenco inter la direkto de la magneta poluso kaj la direkto montrata de magneta kompaso , influata de la ŝipa aŭ aviadila fermaso . Pri artilerio , grado de mistrafo de pafaĵo (ekarto ). Pri meteologio , diferenco en iu loko inter la direkto de la vento , teorie deduktebla el la aerprema distribuo, kaj la vera direkto de la vento, influata de la forto de la Terrotacio . Pri mezurado , diferenco inter valoro kaj ia mezvaloro . Pri elektroniko , deflankiĝo for de la centra frekvenco dum frekvenca aŭ faza modulado . Absoluta devio , absoluta diferenco inter tiu ero kaj donita punkto .Norma devio , nenegativa kvadrata radiko (matematiko) de la varianco .