Daruvar

urbo en Kroatio

Daruvar, germane Daruwar, hungare Daruvár estas urbo en Kroatio. La urbonomo devenas el la hungara signifanta: gruo-fortikaĵo. Ankoraŭ 8 komunumoj apartenas al la municipo.

Daruvar
urbo en Kroatio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo43500
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro10 105  (2021) [+]
Loĝdenso156 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 17° 13′ O (mapo)45.617.21666666666745° 36′ N, 17° 13′ O (mapo) [+]
Alto161 m [+]
Areo64,7 km² (6 470 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Daruvar (Kroatio)
Daruvar (Kroatio)
DEC
Situo de Daruvar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daruvar [+]
vdr
Ĉefplaco de Daruvar
Kastelo de Daruvar
Monumento en Daruvar

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj montoj, laŭ ĉefvojo Virovitica-Pakrac. Zagrebo troviĝas 130, Osijek 140, Adriatiko 300 km-ojn.

Historio

La kuracakvo uziĝis de romianoj, kiuj havis tie feriejon Aqua Balissae. La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1334. Iam en la mezepoko ankaŭ abatejo fondiĝis. fortikaĵo. Post la mezepoko Daruvár apartenis al la Osmana Imperio. Post la turkoj la ĉirkaŭaĵo apartenis al grafoj Jankovics (jankoviĉ), kiuj konstruis banejon kaj kastelon. En 1910 loĝis en la urbo 2 644 da homoj, (990 kroatoj, 559 hungaroj, 406 germanoj, 188 serboj). Ĝis Traktato de Trianon Daruvar apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al departemento de Pozsega (reĝa departemento), al distrikto de Daruvár, kies distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio. En 2001 vivis en Daruvar 58% kroatoj, 19% ĉeĥoj, 14% serboj kaj 1% hungaroj. Nuntempe Daruvar estas kulturcentro de ĉeĥa minoritato.

Vidindaĵoj