Daleto
Daleto estas la nomo de la kvara litero de pluraj ŝemidaj alfabetoj, inkluzive la fenica , la aramea
, la hebrea ד, la siria ܕ kaj la araba ﺩ. (laŭ la abjada ordo; laŭ la moderna araba ordo daleto estas la oka litero).
La litero devenas de alfabeta simbolo de la meza Bronzepoko, eble nomita dalt ("pordo", delet en la moderna hebrea) kaj siavice devenita de la egipta hieroglifo reprezentanta pordon. En la prakanaana alfabeto, tiu litero eble nomiĝis digg ("fiŝo", dag en la hebrea).
Tra la fenica daleto venis la greka delto (Δ), la latina D kaj la cirila Д.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka