Dakaro

ĉefurbo de Senegalo
(Alidirektita el Dakar)
17° 28′ 24″ U / 14.72472 °N, 17.47333 °U / 14.72472; -17.47333 (mapo)

Dakaro estas ĉefurbo de Senegalo kaj de la Regiono Dakaro.

Dakaro
france Dakar
Urbo
La centra palaco de sendependiĝo en Dakaro
Blazono
Oficiala nomo: Dakar
LandoSenegalo Senegalo
KaboVerda Kabo
RegionoRegiono Dakaro
OceanoAtlantiko
SituoDakaro
 - alteco27 m s. m.
 - koordinatoj14° 43′ 29″ N 17° 28′ 24″ U / 14.72472 °N, 17.47333 °U / 14.72472; -17.47333 (mapo)
Areo82,38 km² (8 238 ha)
Loĝantaro1 030 594 (2008)
Denseco12 510,25 loĝ./km²
Setligita15-a jarcento
 - fondita1857
UrbestroBarthélémy Dias

(ekde 17-a de februaro 2022)

HorzonoGMT (UTC+0)
Situo enkadre de Senegalo
Situo enkadre de Senegalo
Situo enkadre de Senegalo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Dakar
Retpaĝo: www.dakarville.sn
Map
foiro en Dakaro
Prezidenta palaco en Dakaro
Dakaro - Les Mamelles
Divisão da Cidade de Dacar
Kvartaloj de la urbo

Geografio

Dakaro estas havenurbo ĉe Atlantiko, sur la duoninsulo Cap Verde. Tio karakterizas la okcidentan finon de la Afrika kontinento. Dakaro etas la plej grava havenurbo kaj ekonomia centro de la lando.

Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 1 438 725 loĝantoj sur areo de 82,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 439 loĝantoj/km².

Vidindaĵoj

La urbo famiĝis pro motorsporto kiel celejo de ralio Parizo-Dakaro. (legu ralio)

Historio

Pli frue en Dakaro oni enŝipigis la sklavojn al Ameriko.

La urbo iĝis en 1895 ĉefurbo de franca Okcident-Afriko.

Klimato

En Dakaro regas varma duon-senpluva klimato. Preskaŭ senescepte inter julio-oktobro pluvas. Tio estas jare po 542 mm-oj. Inter majo-novembro la temperaturo estas tre varma, tamen iomete malpli granda, ol aliaj partoj de la lando pro efiko de la oceano.

Vidu ankaŭ

Referencoj

MonatoJan.Feb.MartoApr.MajoJunioJulioAŭg.Sept.Oct.Nov.Dec.Jaro
Minimuma meznombra monata temperaturo ( °C)1818181921242526252523212010
Maksimuma meznombra monata temperaturo ( °C)2525252526283030313130272010
Precipitaĵoj
(meznombra alto en mm)
1,7 mm0,8 mm0 mm0 mm0,1 mm7,9 mm35,3 mm117,1 mm86,9 mm18,7 mm0,2 mm3,4 mm2010
Fonto: [1][rompita ligilo]

Famaj personoj naskiĝintaj en Dakaro

Edukado

Vidu ankaŭ

Esperanto en Dakaro

En februaro 2011 okazis en Dakaro Monda Socia Forumo. Senegala Esperanto-Asocio (SEA) havis tie budon. En tiu stando deĵoris membroj de SEA kaj Mireille Grosjean el Svislando. Ŝi alportis multajn dokumentojn en diversaj lingvoj, informilojn, varbilojn. Ĵurnalisto de „The Guardian“ vidis ŝin kaj menciis ŝin kaj Esperanton en artikolo pri la forumo.

En marto 2012 okazis tutmonda konferenco de la verdulaj partioj. La senegalaj esperantistoj deĵoris en budo dum tiuj tagoj.

En decembro 2012 alvenis Mireille Grosjean duan fojon. Ŝi faris radioelsendon ĉe radio Al Madina kaj poste vizitis la urbon Rufisko kaj Tieso. En Rufisko okazis kurso kaj ekzamensesio laŭ la ILEI UEA sistemo. La 9-an de januaro 2013 Mireille Grosjean havis kunvenon kun ministro Ali El Haidar.

En oktobro-decembro 2022 en Dakaro kaj Rufisko okazis kurso de Esperanto, organizita de SEA, Afrika Komisiono de UEA kaj ILEI. La kurso celis reaktivigi la landan agadon antaŭ la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazis 26-30 de decembro en Tieso (Senegalo).

Esperantistoj

Dakaraj esperantistoj Kossi Woudji kaj Lafi Charles Diatta en oktobro 2022
Odilon Bouekassa, Espoir Kasati kaj Antoine Gomis en dakara kursejo la 11-an de decembro 2022
  • Jean-Christophe Badiate;
  • Yacinthe Nicholas Badji;
  • Dieudonné Pierre Basséne;
  • Fidel Basséne;
  • Marc Pascal Basséne;
  • Suzanne Basséne;
  • Koffigan Diagba;
  • Alphonse Diatta; mortis en 2013
  • Elie Joseph Diatta;
  • Jean Didier Diatta;
  • Jean Gabriel Diatta;
  • Marie-Hélène Diatta;
  • Lafi Charles Diatta;
  • Therence Diatta;
  • Assane Faye;
  • Béatrice Sanou Faye;
  • Ayi Akpe Kouawo;
  • Gilbert Marie Lambal;
  • Anne Mireille Thérèse Sambou;
  • Kokou Richard Wonegou;
  • Kossi Super Woudji

kaj aliaj.