Dániel Mihalik

Dániel Mihalik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihalik Dániel estis hungara pentristo.

Dániel Mihalik
Persona informo
NaskonomoMihalik Dániel
Naskiĝola  14-an de decembro 1869(nun 1869-12-14)
en Hungario Tallós (Hungara reĝlando)
Mortola 6-an de junio 1910
en Hungario Szolnok (Hungara reĝlando)
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memportreto de Dániel Mihalik

Dániel Mihalik [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1869 en Tallós (Hungara reĝlando, nuntempa Tomášikovo en Slovakio), li mortis la 6-an de junio 1910 en Szolnok.

Biografio

Dániel Mihalik frekventis mezlernejon jam en Budapeŝto, poste li studis pentradon en Modela Desegna Lernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Greguss kaj Bertalan Székely. En la majstrolernejo Károly Lotz instruis lin. Fine li lernis en akademio de Munkeno. Ekde 1897 li pentradis en Budapeŝto. En la sekva jaro lia pentraĵo ricevis premion, helpe de la sumo li frekventis Akademion Julian en Parizo. En 1901 li hejmenvenis kaj partoprenis en fondo de Artistkolonio (Szolnok), kie li pentradis ĝismorte. Li apartenis al la famaj pentristoj pejzaĝaj.

Elektitaj ekspozicioj

Elektitaj pentraĵoj

  • Falu vége (1893, debuta pentraĵo)
  • Kennelben (1896)
  • Zagyva medre (1904, premiita)
  • Heretáblák (1907, premiita, vidu la suban bildon:Trifoliaj kampoj!)

Fontoj