Costigliole d'Asti

komunumo de Italio

Costigliole d'Asti estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la provinco Asti de la regiono Piemonto, proksimume 15 kilometrojn sude de Asti. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 630 loĝantoj.

Costigliole d'Asti
Costigliole d'Asti
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Piemonto
ProvincoAT Asti
Geografia situo, 8° 11′ O (mapo)44.7858.181944444444444° 47′ N, 8° 11′ O (mapo)
Alto super marnivelo242 m
Areo36.94 km²
Loĝantaro5630 (2023)
Loĝdenso152 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojAgliano Terme, Antignano, Calosso, Castagnole delle Lanze, Castiglione Tinella (CN), Govone (CN), Isola d'Asti, Montegrosso d'Asti, San Martino Alfieri


Nomo de loĝantojcorsionesi
Poŝtkodo14055
Imposta kodoD119
Kodo laŭ ISTAT005050
Telefona prefikso0141
RetpaĝoOficiala retejo
Costigliole d'Asti (Italio)
Costigliole d'Asti (Italio)
DEC
Situo de Costigliole d'Asti

Map

vdr

Najbaras la komunumoj Antignano, Calosso, Castagnole delle Lanze, Castiglione Tinella, Govone, Isola d'Asti, San Martino Alfieri, Agliano Terme kaj Montegrosso d'Asti.

Sur 12 kvadrataj kilometroj oni kultivas vitojn, plej multe de specoj Barbera Nera (ruĝa vino) kaj Muskatelo (itale nomata moscato, blanka vino). Costigliole d'Asti do estas grava vitkultivada loko. La vitejoj apartenas al la vinregionoj Piemonto, Barbera del Monferrato, Grignolino d'Asti kaj Freisa d'Asti.

Ekde 1997 en la kastelo de Costigliole situas Italian Culinary Institute for Foreigners (Itala Kulinara Instituto por Eksterlandanoj), fondita en Torino en 1991. Ĝi instruas al eksterlandaj kuiristoj kuiri laŭ itala maniero.

Ĝemela urbo de Costigliole estas Weinsberg en Germanio.

Eksteraj ligiloj

Aldonu bonan bildon, se vi povas!