Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 35 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 51 loĝantojn el la jaro 1991. Ĝi distas 73 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, 5 km de Trespaderne, 40 km de Briviesca, sidejo de "partido" (distrikto).
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj abelbredado). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun malgranda industrio (lakto) kaj kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.