Cikloheptano

kemia kombinaĵo
Cikloheptano
Plata kemia strukturo de la Cikloheptano
Tridimensia kemia strukturo de la Cikloheptano
Kemia strukturo de Dubenzoklohepteno.
Kemia formulo
C7H14
CAS-numero-kodo291-64-5
ChemSpider kodo8908
PubChem-kodo9265
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora oleeca likvaĵo
Molmaso98,189 g·mol-1
Denseco0,811g cm−3
Fandpunkto-12 °C
Bolpunkto118,4 °C
Refrakta indico 1,4436
Ekflama temperaturo6 °C
SolveblecoAkvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50)86,7 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
RiskojR11 R65
SekurecoS16 S23 S24/25 S62
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema08 – Risko al sano
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH225, H304, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP210, P233, P240, P241, P242, P243, P273, P280, P301+310, P303+361+353, P331, P370+378, P403+235, P405, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

CikloheptanoC7H14 estas estas sepkarbona cikloalkano, senkolora oleeca likvaĵo kaj nepolara solvanto uzata en kemia industrio kiel peraĵo en la manufakturo de aliaj kemiaĵoj kaj farmaciaj drogoj.[3] Ĝi estas sintezata ekde la ciklopentanon laŭ la reduktiĝo de Clemmensen.

Laŭ kelkaj studoj pri reakcieco oni konkludis ke reakciemo reduktiĝas en la jena sekvenco cikloheptano > ciklopentano = cikloheksano. [4] Strukture cikloheptano posedas boatoforman formaton kiu cetere estas energie tre proksima al seĝoformaj strukturoj.[5]

Cikloheptano atakas aluminion, kupron, plumbon, stanon, zinkon kaj aliajn alojojn.

Ajna ringo pli eta ol tri aŭ karbonoj posedas signifoplenan eblecon rilate al ringo-streĉiĝo, ciklopropano kaj ciklobutano estas en la kategorio de etaj ringoj. Unu ringo kun kvin ĝis sep karbonatomoj estas konsiderata havi mimimuman aŭ nenian streĉiĝon, kaj tipaj ekzemploj estas ciklopentano, cikloheksano kaj cikloheptano. Tamen, ringoj kun ok ĝis dekdu karbonatomoj estas konsiderataj havi moderan streĉigon kaj kiam ringo posedas pli ol dek karbonatomoj ĝi havas minimuman streĉiĝon.

Sintezoj

Sintezo 1

  • Sintezo de cikloheptano per reduktiĝo de Clemmensen: En 1912, la dana kemiisto Erik Christian Clemmensen (1876-1941) kreis metodon por konverti karbonilan grupon (-CO) en metilenan grupon (=CH2) en ĉeesto de zinka/hidrarga amalgamo kaj klorida acido. Do per tiu metodo eblas konverti cikloheptanonon en cikloheptanon kun eliminigo de akvo.[6]

Sintezo 2

  • Per reduktiga reakcio de Wolff-Kiĵner: Tiu metodo ankaŭ estas uzata por konverti karbonilan grupon al metilena grupo. Tiu reakcio estis kreita de la germanaj kemiistoj Ludwig Wolff (1857-1919) kaj Nikolaj Kiĵner (1867-1935) en 1912, tamen la reakciantoj estas hidrazino en ĉeesto de duetilena glikolo kaj kalia hidroksido:[6]

+

Reakcioj

Reakcio 1

  • Sintezo de metil-cikloheksano ekde cikloheptano en ĉeesto de aluminia klorido:
Molekula rearanĝo de cikloheptano en ĉeesto de aluminia klorido

Reakcio 2

  • Kloro-sukcenimido (CAS-numero 128-09-6) estas organika apolara solvanto uzata por kloro-aldonaj reakcioj kaj estas milda oksidiganto. Cikloheptano akceptas klorigon en ĉeesto de n-kloro-sukcenimido.

Kunrilataj kemiaĵoj

Vidu ankaŭ

Literaturo

Referencoj