Chevron U.S.A., Inc. v. Natural Resources Defense Council, Inc.

Chevron U.S.A., Inc. v. Natural Resources Defense Council, Inc., 467 U.S. 837 (1984), estis grava decido de la Supera Kortumo de Usono, kiu establis ĵuran teston por determini, kiam la usonaj federaj kortumoj devas respekti interpreton de registara agentejo al leĝo.[1] La decido asertis doktrinon nomatan "respekto laŭ Chevron".[2] Tio konsistis el duparta testo por certigi, ke la juĝo sufiĉe respektas registarajn agentejojn: unue, ĉu la Kongreso rekte pritraktis la precizan aferon juĝendan, kaj due, "ĉu la respondo de la agentejo baziĝas sur allasebla konstruo de la leĝo".

La decido okazis pro jura defio al ŝanĝo en la interpreto de la usona registaro al la vorto source ("fonto") en la Puraera Leĝo de 1963. La leĝo ne difinis precize, kio konsistigas "fonton" de aera poluado. La Mediprotekta Agentejo (EPA) komence difinis "fonton" kiel esence ĉian signifan ŝanĝon aŭ aldonon al centralo aŭ fabrikejo. En 1981 EPA ŝanĝis sian difinon por ke "fonto" signifu nur tutan centralon aŭ fabrikejon. Tio permesis, ke korporacioj konstruu novajn projekton ne trairinte la longa nova kontrola proceso de EPA, se ili samtempe modifis alian parton de la centralo por malpliigi ellasojn, por ke la totala ŝanĝo al la centralaj ellasoj estu nulo. La naturdefenda grupo Naturresursa Defenda Konsilio malsukcese defiis la validecon de la nova interpreto de EPA.[3]

Chevron estis unu el la plej gravaj decidoj en usona administra juro, kaj oni citis ĝin en miloj da procesoj.[4] Dum la ekzistodaŭro de "respekto laŭ Chevron", partiaj sintenoj pri ĝi radikale ŝanĝiĝis. Kiam Chevron estis decidita, dum la prezidado de Ronald Reagan, la usona justica povo estis ĝenerale pli maldekstrema ol la plenuma povo. Naturprotektistoj, la politika maldekstro, kaj favorantoj de la Demokrata Partio rigardis la decidon kiel malvenkon, kiu permesis, ke plenumaj agentejoj intence neglektu siajn taskojn sen kontrolo de la justico, dum dekstruloj rigardis ĝin kiel venkon limigontan la povon de progresemaj juĝistoj. Sed fine de la 20-a jarcento, timo de la administra ŝtato enradikiĝis en la usona dekstro, kiu komencis vidi agentejan decidopovon kiel aŭtoritatisman minacon, kaj sekve fariĝis pli skeptika pri la praveco de Chevron.[5] Samtempe ĉe la maldekstro konfido pri la faka kompetento de agentejoj kreskis, kaj la politika tendenco de la justica povo moviĝis dekstren.[6] Post kvardek jaroj, en junio 2024, la Supera Kortumo renversis Chevron en Loper Bright Enterprises v. Raimondo, asertante ke ĝi kontraŭas la Leĝon de Administraj Procedoj.[7][8][9] Tiam la dekstro kaj favorantoj de la Respublikana Partio kondamnis Chevron kaj laŭdis la renverson, dum naturdefendistoj, maldekstruloj, kaj favorantoj de la Demokrata Partio laŭdis Chevron kaj kondamnis la renverson.

Referencoj