Chelles (pariza metrostacio)

estonta stacio de la metroo de Parizo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Chelles (apartigilo)

Chelles estas la provizora nomo de estonta stacio sur linio 16 de Grand Paris Express en Seine-et-Marne.

Chelles
Loko de la estonta stacio
Loko de la estonta stacio
metrostacio • proponita fervoja stacidomo
Lokigo
LandoFrancio
KomunumoChelles
Geografia situo, 2° 35′ 9″ O (mapo)48.87431672.5858083348° 52′ 28″ N, 2° 35′ 9″ O (mapo)
Chelles (Francilio)
Chelles (Francilio)
DEC
Chelles
Situo sur mapo de Francilio
Map
Chelles
Ecoj
Profundo-28 m
Historio
Malfermo2023
ArkitektoAtelier Schall
Administrado kaj utiligado
ProprietuloSociété du Grand Paris (SGP)
TrafikantoRATP
KodoGA07 / 07CHL
Metro-linioM16
Interkonektoj
Trajno-linioj · 
vdr

Karakterizaĵoj

En la projekto de aŭtomata metroo Grand Paris Express, estas planite ke Chelles fariĝu interkonekta stacio[1] inter linio 16 de la metroo Grand Paris Express, linio E de RER kaj linio P de Transilien Paris-Est. La kajoj de la linio 16 estos subteraj, je profundo de 28 m, malantaŭ la konstruaĵo de la publikaj financoj kaj perpendikulare al la linio de RER[2],[3]. La dezajno de la stacio estas konfidita al Atelier Schall[4],[5].

Konstruo

Preparaj laboroj (deturno de retoj,...) komenciĝis en marto 2016[6].

Interkonektoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj