Charles de Saint-Évremond

Charles de SAINT-ÉVREMOND (naskiĝinta la 1-an de aprilo 1613 en Saint-Denis-le-Gast, mortinta la 29-an de septembro 1703 en Londono) estis franca filozofo, verkisto, juristo kaj (multflanka) kritikisto.

Charles de Saint-Évremond
Persona informo
Charles de Saint-Évremond
NaskonomoCharles Marguetel de Saint-Denis
Naskiĝo1-an de aprilo 1613 (1613-04-01)
en Saint-Denis-le-Gast
Morto29-an de septembro 1703 (1703-09-29) (90-jaraĝa)
en Londono
TomboAbatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materGimnazio Louis-le-Grand
Lycée Saint-Louis (en) Traduki
Universitato de Kaeno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoDescavenets • M. de S. E. vd
Okupoverkisto
francaj moralistoj
militisto
literaturkritikisto
eseisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Post edukiĝo ĉe la jezuitoj en Parizo li studis jursciencon. Poste li soldatis restante ĉiam fidela al la reĝo dum la ribeloj de ĉe Frondo. Pro tio li promociiĝis en 1652 je feldmarŝaleco. Post verko de satira epistolo pri la Traktato de Pireneoj li devis fuĝi tra Nederlando al Britio. Tion li ĝismorte restis estante amiko kaj konsilisto de dukino Hortense Mancini, nevino de Jules Mazarin. La korteganoj kaj aliaj elstaruloj tre ŝatis lin kaj lia tombo troviĝas ĉe Abatejo Westminster.

Liaj verkoj, kiuj longtempe nur manskribite transdonitis, brilas stile, satirece kaj kosmopolitisma filozofio. Li estis konata kritikisto (ankaŭ pri kuirarto) kaj liaj konsiloj ŝatitis kaj en Britio kaj sur la kontinento eŭropa.

Literature menciindas liaj satiraj aĵoj (»La Comédie des académiciens«, 1644) kaj liaj leteroj. La unua impreso de ĉio okazis en Londono 1705.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 435-436, (tie ĉi interrete)