Charles Lyell

brita geologo
(Alidirektita el Charles LYELL)

Sir Charles LYELL (naskiĝis la 14-an de novembro 1797, mortis la 22-an de februaro 1875) de Britio estis la plej grava geologo de la 19-a jarcento.

Charles Lyell
Persona informo
Naskiĝo14-an de novembro 1797 (1797-11-14)
en Angus
Morto22-an de februaro 1875 (1875-02-22) (77-jaraĝa)
en Londono
TomboAbatejo Westminster (1875–) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma materExeter College - Magistro de Artoj (Oksfordo aŭ Kembriĝo) (1816–1821) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroCharles Lyell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoFrances Smith (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oHenry Lyell (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oMary Horner Lyell (en) Traduki (1832–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupogeologo
paleontologo
universitata instruisto
advokato
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojPrinciples of Geology
vdr

Dum la Dua vojaĝo de la Beagle Darvino legis la libron de Charles Lyell pri la tero, Principles of Geology, kiu profunde influis lin, kaj studis la plantojn kaj bestojn de Sudameriko. Li miris kaj pensis pri la granda varieco de vivo, kiun li renkontis—precipe en la insuloj de Galapagoj, kie ĉiu insulo havas sian propran specon de testudo, fringo kaj marigvano. Darvino pensis pri la varieco laŭ la ideoj de Lyell. Lyell diris ke la nuna Tero estas la sama kiel la antikva Tero: la kaŭzoj kiuj formis la teron, ankoraŭ agas nun, iom post iom, daŭre kaj malrapide tra la epokoj. Kiel rivero formas sian vojon. Ĉi tiu estas la skolo de unuformismo, kontraŭa al la katastrofismo. Tiel laŭ Lyell, se vivo evoluis antaŭe, ĝi ankoraŭ evoluas nun, kvankam tre malrapide kaj per malgrandaj paŝoj.

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1861.