Châtelet (pariza metrostacio)

metrostacio en Parizo

Châtelet ​[ʃɑtlɛ] estas stacio de la 1-a, 4-a, 7-a, 11-a kaj 14-a linioj de la Metroo de Parizo, situanta trans la 1-a kaj 4-a arondismentoj de Parizo.

Châtelet
Pont au Change
MP 14 sur linio 14 en Châtelet
MP 14 sur linio 14 en Châtelet
metrostacio • subtera stacio • fina stacio
Lokigo
LandoFrancio
UrboParizo
Arondismento1-a kaj 4-a
Geografia situo, 2° 20′ 50″ O (mapo)48.8583517065312.347324490547248° 51′ 30″ N, 2° 20′ 50″ O (mapo)
Châtelet (Parizo)
Châtelet (Parizo)
DEC
Châtelet
Situo sur mapo de Parizo
Map
Châtelet
Ecoj
Trakoj11
Kajoj10
Tarifa zono1
Jara trafiko8 350 794 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo6-a de aŭgusto 1900 M01
21-a de aprilo 1908 M04
16-a de aprilo 1926 M07
28-a de aprilo 1935 M11
15-a de oktobro 1998 M14
Administrado kaj utiligado
ProprietuloRATP
TrafikantoRATP
Kodo0108
Metro-liniojM01 · M04 · M07 · M11 · M14
Interkonektoj
Trajno-linioj ·  · 
vdr
Subteraj linioj de metroo kaj RER de Châtelet - Les Halles.

La stacio

Situo

La stacio konsistas el du partoj konektitaj per longa koridoro:

  • sub la placo mem:
    • linio 7 (kun aldona nomo Pont au Change) sub Kajo de Gesvres,
    • linio 11 (en la pasinto kun aldona nomo Avenue Victoria) sub Avenuo Victoria,
  • norde:
    • linio 1 sub Strato Rivoli,
    • linio 4 sub Strato des Halles,
    • linio 14 diagonale inter la du antaŭaj statoj, paralele kun linio 4.

Ĝi estas konektita per alia subtera koridoro al stacio de RER Châtelet - Les Halles kaj, pere de tiu ĉi, al metrostacio Les Halles.

Deveno de la nomo

Ĝi eltiras sian nomon de Placo Châtelet, situanta ĉe bordo de Sejno komence de Bulvardo de Sébastopol.

Historio

La stacio de la linio 1 estis renovigita en 2009 en la kadro de aŭtomatigo de la linio 1. Ĝiaj kajoj estis plialtigitaj dum semajnfino de la 7-a kaj 8-a de marto 2009.

Alirejoj

  1. 112, Strato Rivoli
  2. Centro Georges Pompidou
  3. 9, Avenuo Victoria
  4. Ŝtuparo, Placo Châtelet
  5. 8, Placo Sainte-Opportune
  6. Ŝtuparo en 19, Strato des Lavandières
  7. 5, Strato Saint-Denis
  8. Ŝtuparo ĉe angulo Strato des Halles kaj Strato de la Lingerie
  9. Lifto fronte al 12 aŭ 33, Strato de la Ferronnerie
  10. 20, Strato Bertin Poirée
  11. 17, Avenuo Victoria
  12. 15, Avenuo Victoria
  13. 13, Avenuo Victoria
  14. 16, Avenuo Victoria

Interkonektoj

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj