Centramerikaj miksaj koniferaroj
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Centramerikaj miksaj koniferaroj | |
---|---|
![]() | |
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |
Landoj | |
Koordinatoj | , 87° 2′ 24″ U (mapo)14.62526-87.03989514° 37′ 31″ N, 87° 2′ 24″ U (mapo) [+] |
Areo | 111 400 km² (11 140 000 ha) |
![]() | |
Centramerikaj miksaj koniferaroj | |
![]() | |
La centramerikaj miksaj koniferaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Centrameriko kaj suda Meksiko. Ĝi ankaŭ estas unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas tutmondaj 200-regionon, nome la "centramerikaj pinaroj-kverkaroj".
La centramerikaj miksaj koniferaroj okupas areon de 111 400 kvadratajn kilometrojn, etendiĝante laŭlonge de la montara spino de Centrameriko, kurante ekde Ĉiapasa Patrinmontaro en la meksika subŝtato de Ĉiapaso tra la altaĵoj de Gvatemalo, Salvadoro, kaj Honduras ĝis centra Nikaragvo.
La miksaj koniferaroj troviĝas super altitudo de 600 metroj, kaj estas ĉirkaŭataj je pli malaltaj situoj de subtropikaj humidaj kaj sekaj arbaroj.
La centramerikaj miksaj koniferaroj konsistas el multaj specioj kiuj estas karakterizaj de mezvarma Nordameriko, inkluzive de kverkoj (Quercus spp.), pinoj (Pinus spp.), abioj (Abies spp.), kaj cipresoj (Cupressus spp.).