Caudry

komunumo en Franca Flandrio, norda Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Caudry (stacidomo).

Caudry estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 13 469 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Caudry
Muzeo pri teksaĵoj (Caudry)
Muzeo pri teksaĵoj (Caudry)
Muzeo pri teksaĵoj (Caudry)
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
LandoFrancio Francio
RegionoHauts-de-France
DepartementoNord Nord
ArondismentoCambrai
KantonoClary
INSEE kodo59139 [+]
Poŝtkodo59540
Kodo laŭ INSEE59139
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroS-ro Guy Bricout
(2008-2014)
Demografio
Loĝantaro13 469 (1 999)
Loĝdenso1 040 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj50°07′33″N 3°24′45″O  /  50.12583°N, 3.4125°O / 50.12583; 3.4125 (Caudry) (mapo) 3°24′45″O  /  50.12583°N, 3.4125°O / 50.12583; 3.4125 (Caudry) (mapo)
Alto103 m - 138 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo12,94 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC +1 (+2 somere)
Situo de Caudry en Francio
50° 07′ 33″ Nordo 3° 24′ 45″ Oriento / 50.1258333333 °N, 3.4125 °O / 50.1258333333; 3.4125 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caudry [+]
vdr

Geografio

Caudry situas kerne de la natura regiono Cambrésis kaj proksime al ties historia ĉefurbeto, Cambrai. La ĉirkaŭa regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.

Caudry etendiĝas sur 12,94 km².


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio

Caudry famiĝis en la 19-a jarcento kiel grava centro rilate al la produktado de delikataj teksaĵoj. La unua metiejo estis instalita en 1826 de S-ro Placide Gabet. En la urbo ankoraŭ aktivas 12 teksistoj.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Guy Bricout, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Vidindaĵoj

La loka preĝejo estas la baziliko Sankta Maxellande, konstruita post la demografia prospero de la dua duono de la 19-a jarcento.

Administrado

Caudry apartenas al la kantono de Clary, kies ĉefurbo estas Clary. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Lokaj famuloj

  • Léonce Bajart
  • Lucien Janssoone
  • Gaston Pigot

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj