Castro Verde

municipo en Portugalio

Castro Verde estas portugala urbeto kaj municipo apartenanta al distrikto Beja, regiono Alentejo, kun ĉirkaŭ 6 873 loĝantoj (2021).

Castro Verde
urbo de Portugalo (1510 (Gregoria)–)
municipo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo7780
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro7 276  (2011) [+]
Loĝdenso13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 8° 5′ U (mapo)37.697625-8.081861111111137° 42′ N, 8° 5′ U (mapo) [+]
Alto234 m [+]
Areo569,44 km² (56 944 ha) [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]
Castro Verde (Portugalio)
Castro Verde (Portugalio)
DEC
Situo de Castro Verde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castro Verde [+]
vdr

Ĝi estas subdividita en kvar fregezioj. La municipo limas en la nordo kun la municipoj Aljustrel kaj Beja, oriente kun Mértola, sude kun Almodôvar kaj okcidente kun Ourique.

La sidejo estas en la loĝloko Castro Verde, kiu havas ĉirkaŭ 5 200 loĝantojn (2021), nome en la freguesia Castro Verde e Casével.

Freguesias

Baziliko.
  • Castro Verde e Casével
  • Entradas
  • Santa Bárbara de Padrões
  • São Marcos da Ataboeira

Historio

Estas restaĵoj eĉ el Paleolitiko kaj ĉefe poste de opidumoj de la kastruma kulturo. Ĉefa frua restaĵo estis la Silabaro de Espança, nome frua montro de praiberia aŭ tarteza lingvo. La strategia loko inter Mértola ĉe la rivero Gvadiano kaj la mina zono de Aljustrel favoris la loĝadon en la epoko de la Romia Imperio.

Poste ŝajne okazis loĝigo fare de visigotoj ĝis la epoko de Al Andalus, kaj ĝis la rekonkero de la zono fare de kristanoj post la Batalo de Ourique en 1139. En la Baziliko konstruigita el 1573 estas azuleĥoj kiuj montras la batalon. Fine de la 13-a jarcento la teritorio apartenis al la Militordeno de Sant'Iago da Espada.

Vidindaĵoj

  • Romiaj kasteloj, romiaj vilaoj, muzeoj, preĝejoj, ermitejoj, pilorioj, minoj, ventomuelejo, megalitaj monumentoj, arkeologiejoj,

Bildaro

Eksteraj ligiloj