Castrillo de Duero

Castrillo de Duero [kasTRIljo deDŬEro] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Castrillo de Duero estas etimologie komprenebla kiel Kasteleto de Doŭro.

Castrillo de Duero
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo47318
Demografio
Loĝantaro130  (2023) [+]
Loĝdenso5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 4° 1′ U (mapo)41.575555555556-4.014166666666741° 35′ N, 4° 1′ U (mapo) [+]
Alto818 m [+]
Areo25,77 km² (2 577 ha) [+]
Castrillo de Duero (Provinco Valadolido)
Castrillo de Duero (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Castrillo de Duero
Castrillo de Duero (Hispanio)
Castrillo de Duero (Hispanio)
DEC
Situo de Castrillo de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castrillo de Duero [+]
vdr
Castrillo de Duero en la provinco Valadolido.
La Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
Preĝejo.

Geografio

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 103 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 140 el 1991.

Ĝi distas 66 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Torrescárcela, Cogeces del Monte kaj Campaspero, norde de Cuéllar. Ĝia municipa teritorio estas sur deklivo al la rojo Botijas [boTIĥas] inter Olmos de Peñafiel kaj Cuevas de Provanco.

Historio

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento, romiaj restaĵoj kaj la Palaco de Bocos (nun ne vizitebla). Aparta kuriozaĵo estas la Muzeo pri El Empecinado, loka gravulo.

Vidu ankaŭ

Notoj