Caratinga

municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo

Caratinga (nomo kiu signifas simio kun blanka vizaĝo, esperante: Karatinga, oficiale portugale Município de Caratinga) estas urba municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Vale do Rio Doce (do "Valo de Rivero Dolĉa") kaj estas la administra centro de samnoma mikroregiono Caratinga. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 87 360 loĝantoj sur areo de 1 258,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 69 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 56 526. La teritorio havas komunan limon kun Santa Rita de Minas, Piedade de Caratinga, Bom Jesus do Galho, Bugre, Entre Folhas, Iapu, Imbé de Minas, Inhapim, Ipaba, Ipanema, Ipatinga, Raul Soares, Santa Bárbara do Leste, Santana do Paraíso, Simonésia, Timóteo, Ubaporanga kaj Vargem Alegre.

Caratinga
municipo de Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Lando Brazilo
Regiono   Sudorienta regiono
Subŝtato Minas-Ĝerajso
MezoregionoVale do Rio Doce
MikroregionoCaratinga
Fondita24-a de junio 1892
Poŝtkodo35300-000
Telefonkodo33
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro87 360  (2022) [+]
Loĝdenso69 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 42° 8′ U (mapo)-19.79-42.13888888888919° 47′ S, 42° 8′ U (mapo) [+]
Alto578 m
Areo1 258,66 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC-03:00
Caratinga (Brazilo)
Caratinga (Brazilo)
DEC
Situo de Caratinga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caratinga [+]
vdr
Vista de Caratinga

Famuloj

  • Ruy Castro (n. en 1948), brazila verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto, konata precipe pro siaj biografioj kaj raportaĵoj

Esperanto en la urbo

La 15-an de decembro 1954, ĉe la sidejo de “Rotaria klubo” de Karatinga, komenciĝis Esperanto-kurson gvidita de Otávio Dias de Souza kun partopreno de 12 personoj. La temo de la preparprelego estis “Helpa Lingvo Internacia Esperanto kaj ĝia Kreinto”. En la sekvaj dudek jaroj la movado prosperis sed malvigliĝis post la 1960-aj jaroj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj