Ooststellingwerf

municipo en Frislando, Nederlando
(Alidirektita el Canada (Elsloo))
ISO

Ooststellingwerf (52° 59′ N 6° 18′ O / 52.983 °N, 6.300 °O / 52.983; 6.300 (mapo))estas municipo en la nederlanda provinco Frislando. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 25 464 loĝantoj sur areo de 226,08 kvadrataj kilometroj, de kiu 1,32 km² akvo, kio rezultigas loĝdenson de 113 loĝantoj/km².

Municipo Ooststellingwerf

Flago de la municipo Ooststellingwerf

Blazono de municipo Ooststellingwerf

Flago de la municipo OoststellingwerfBlazono de municipo Ooststellingwerf
Situo de la municipo Ooststellingwerf
former grietenij • nederlanda municipo
ProvincoFrislando
ĈeflokoOosterwolde
Areo
 - Tero
 - Akvo
226,64 km²
225,32 km²
1,32 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
25 464 (komence de 2021)
113 loĝ./km²
Geografia situo, 6° 18′ O (mapo)52.9833333333336.352° 59′ N, 6° 18′ O (mapo)
Ooststellingwerf (Nederlando)
Ooststellingwerf (Nederlando)
DEC

Map

Gravaj trafikaj arteriojN381, N351, N380
CBS-municipokodo0085
Telefona kodo0516
Poŝtkodo8421–8435
Oficiala retejohttps://www.ooststellingwerf.nl/
vdr

Ooststellingwerf kune kun Weststellingwerf estas parto de la Stellingwerven. Kvankam la municipo situas en Frislando, oni ĉefe parolas la nederlandan lingvon. Krom tio granda parto de la loĝantoj parolas la regionan dialekton Stellingwerfs, sed en la stratoj oni nur malofte aŭdas Stellingwerfs.

La municipo situas ĉe la limo kun la provinco Drenthe; en la limregiono, sudoriente de Appelscha situas la nacia parko Drents-Friese Wold, kie estas vastaj arbaroj kaj sablodisbloviĝejo, kiu nomiĝas AekingerzandKale Duinen (kalvaj dunoj). La plej alta punkto de la municipo estas la pinto de la Bosberg (arbarmonto) ĉe 26,6 m super marnivelo. Je la norda flanko de la municipo, inter Appelscha kaj Veenhuizen situas la naturregiono Fochteloërveen (torfmarĉejo de Fochteloo).

Vilaĝoj

Nombro da loĝantoj je la 1-a de januaro 2006:

Nederlanda nomoStellingwerfsa nomoFrisa nomoLoĝantoj
OosterwoldeOosterwooldeEasterwâld9836
AppelschaAppelscheAppelskea4953
HaulerwijkHaulerwiekHaulerwyk3309
DonkerbroekDonkerbroekDonkerbroek1876
OldeberkoopBerkoopÂldeberkeap1550
MakkingaMakkingeMakkingea1039
WaskemeerWaskemeerWaskemar867
ElslooElseElslo649
HauleDe HauleDe Haule611
FochtelooDe FochtelDe Fochtel449
RavenswoudRaevenswooldRavenswâld419
LangedijkeLangediekeLangedike293
NijeberkoopNi'jberkoopNijeberkeap274

Vilaĝetoj

Krom ĉi tiuj vilaĝoj en la komunum troviĝas jenaj vilaĝetoj:

Naturareoj

  • Fochtelooërveen (Fochtelervene)
  • Delleburen (Delleboeren)

Evoluo de la nombro da loĝantoj

  • 2006 - 26.125
  • 2005 - 26.491
  • 2004 - 26.683
  • 2003 - 26.760


Provinco Frislando
Achtkarspelen | Ameland | Dantumadiel | De Fryske Marren | Dongeradeel | Ferwerderadiel | | Harlingen | Heerenveen | Kollumerland c.a. | Leeuwarden | Ooststellingwerf | Opsterland | Schiermonnikoog | Smallingerland | Súdwest-Fryslân | Terschelling | Tytsjerksteradiel | Vlieland | Waadhoeke | Weststellingwerf
Nederlando | Provincoj | Municipoj