Calvin Coolidge

30-a prezidento de Usono

Calvin COOLIDGE [kalvin kuliĝ], la trideka prezidento de Usono, naskiĝis la 4-an de julio 1872, en Plymouth Notch, Vermonto. Li mortis 60-jaraĝa, la 5-an de januaro 1933, en Northampton, Masaĉuseco pro kora trombozo.

Calvin Coolidge
Persona informo
Calvin Coolidge
NaskonomoJohn Calvin
Naskiĝo4-an de julio 1872 (1872-07-04)
en Plymouth Notch
Morto5-an de januaro 1933 (1933-01-05) (60-jaraĝa)
en Northampton
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perKorinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboPlymouth Notch Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
ReligioKongregaciismoprotestantismo vd
Lingvojangla vd
LoĝlokoMasaĉusetso vd
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materAmherst College (en) Traduki
St. Johnsbury Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioRespublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Calvin Coolidge
Familio
PatroJohn Calvin Coolidge, Sr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoVictoria Josephine Moor (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oGrace Coolidge (en) Traduki (1905–1933) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojJohn Coolidge (en) Traduki, Calvin Coolidge, Jr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
ŝtatreprezentanto
advokato
aŭtobiografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enBostono vd
30-a Prezidanto de Usono
Dum1923-1929
AntaŭuloWarren G. Harding
SekvantoHerbert C. Hoover
Vicprezidanto de Usono
Dum1921-1923
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Calvin Coolidge

Coolidge estis malgranda kaj modesta viro. Lia edzino estis Grace Anna Goodhue, kaj la paro havis du filojn. Coolidge estis kongregaciisto.

Dum lia administrado (3-a de aŭgusto 1923 – 3-a de marto 1929) okazis;

  • 1924 Akto de Enmigrado – limigis la enmigradon al Usono
  • 1924 Aktoj de Enspezo – reduktoj de impostoj kaŭzis spekuladon en Wall Street kaj prosperon.
  • 1928 Pakto de Parizo – por antaŭenigi mondpacon. Ĝi estas nomata ankaŭ "Pakto de Kellog kaj Briand", laŭ la eksterlandaj ministroj de Usono kaj Francio.

Dum la regado de Coolidge la ekonomio floris, kaj li sukcesis malaltigi la impostojn kaj tamen redukti la ŝtatajn ŝuldojn. Sed ok monatojn post lia eksiĝo okazis la Nigra Ĵaŭdo, komenco de la Granda Depresio, je kiu disfalis granda parto de la usona kaj monda ekonomioj.

Ĝis 1925 Coolidge ne havis vic-prezidenton; poste lia vic-prezidento estis Charles G. Dawes.

Coolidge estas la sola usona prezidento, kiu naskiĝis je la nacia tago. Li estis baptita je la du antaŭnomoj "Calvin John", sed rezignis pri "John", kiam li abiturientiĝis.