Cacica
Cacica - jen rumane, prononco [kaĉika], pole Kaczyka, germane Katschika kaj hungare Kacsika - estas komunumo en Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia landparto Bukovino. La ceteraj vilaĝoj de la komunumo estas Maidan, Pârteştii de Jos, Runcu kaj Soloneţu Nou.
Cacica | |
pole: Kaczyka, germane: Katschika, hungare: Kacsika | |
komunumo | |
Salminejo en Cacica | |
Oficiala nomo: Cacica | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Ĵupo | Suceava |
Historia regiono | Bukovino |
Situo | Cacica |
- alteco | 428 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 38′ 13″ N 25° 54′ 01″ O / 47.63694 °N, 25.90028 °O (mapo) |
Loĝantaro | 1 408 (2002) |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 727095 |
Telefona antaŭkodo | +40 x30 |
Situo enkadre de Rumanio | |
![]() | |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8b/Cacica_salt_mine_chapel01.jpg/250px-Cacica_salt_mine_chapel01.jpg)
Municipo
En 2002 loĝis en la tuta komunumo 4425 homoj, (3122 rumanoj, 959 poloj, 284 ukrainoj, 56 germanoj, 3 aliaj).
Geografio
Historio
La unua mencio pri la loĝloko okazis en 1444. Komence la loĝantoj okupiĝis pri arbaraj laboroj. En 1780-aj jaroj minado de la salo komenciĝis. Poste laboristoj alvenis el la Habsburga Imperio. Inter la mondmilitoj 600 poloj, 300 germanoj, iomete ukrainoj, rumanoj kaj poloj loĝis en la vilaĝo. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis kaj ankaŭ poloj iris al Pollando.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo kaj pilgrimloko de 1904, kiun Johano Paŭlo la 2-a oficiale nomumis malgranda baziliko (basilica minor) en 2000, la mesoj okazas rumane, pole, germane kaj hungare
- grekokatolika preĝejo de 1865 vizitata de ukrainoj
- salminejo, la subteraĵo estas 30 m-ojn profunda, 8 km-ojn longa labirinto, interne eĉ preĝejo (la altaro kaj la cetraĵoj estis skulptitaj el salo), alia ĉambrego estas 25 m-ojn longa, 15 m-ojn larĝa, kie foje koncertoj okazas