Căuaș

komunumo en Rumanio

Căuaș [kəŭaŝ] (hungare: Érkávás (erkavaŝ), germane: Kawesch) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Carei. En 1910 ĝi havis 905 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1 029 (rumanoj, 6 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 259 loĝantoj. Ĝia unua mencio skriba estas el 1215. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szilágy vármegye)[1]. Administre apartenas al ĝi Ady Endre, Ghenci, Ghilești, Hotoan kaj Rădulești.

Căuaș
Komunumo
komunumo en Rumanio
Lando Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
AlinomeÉrkávás (hungare), Kawesch (germane)
Iama hungara departementoSzilágy
Situo, 22° 33′ O (mapo)47.56916666666722.54416666666747° 34′ N, 22° 33′ O (mapo)
Căuaș (Rumanio)
Căuaș (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro117 m
Poŝtkodo447085
Loĝantaro
– komunumo2 259 (en 2021, 2 388 en 2011)
– vilaĝo684 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA137309
vdr

Tra Căuaș pasas la nacia vojo DN1F inter Carei kaj Tășnad. En Hotoan estas fervoja stacio; ĝi estas atingebla de la komunuma sidejo per la distrikta vojo DJ195C (4 km). Stacioj por neregionaj trajnoj estas en Carei kaj Tășnad.

En la censo de 2002, 1 389 el la 2 539 loĝantoj (54,7 %) deklaris sin etnaj rumanoj, 1 033 (40,7 %) hungaroj[2]. Tamen 1.257 (49,5 %) deklaris la hungaran sia precipa lingvo[2]. En Ghenci, la plej granda vilaĝo, hungaroj estas plimulto; en la sidejo Căuaș rumanoj (82,1 %). Rimarkinde estas, ke tie 28,3 % preferis la hungaran lingvon, kvankam nur 9,1 % deklaris sin hungaroj.

Fontoj

Renomaj personoj

Eksteraj ligiloj