Bundaberg

Bundaberg (en Esperanto Bundabergo) estas urbo en sudorienta Kvinslando, Aŭstralio,[1] je ĉirkaŭ 385 kilometroj norde de la ŝtata ĉefurbo, Brisbano. Ĝi estas je 15 kilometroj interne el la marbordo de la Korala Maro kaj ĉe la rivero Burnett. Ĝi estas grava centro ene de la pli ampleksa geografia regiono Wide Bay–Burnett.

Bundaberg
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo4670
Demografio
Loĝantaro70 540  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo, 152° 21′ O (mapo)-24.85152.3524° 51′ S, 152° 21′ O (mapo) [+]
Alto17 m [+]
HorzonoUTC+10:00 [+]
Bundaberg (Aŭstralio)
Bundaberg (Aŭstralio)
DEC
Situo de Bundaberg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bundaberg, Queensland [+]
vdr

Bundabergo estas la negoca centro por granda kultivareo de sukerkano, kaj estas bone konata pro siaj samnomaj eksportaĵoj, nome la Bundaberga Rumo kaj la Bundaberga Zingibrobiero. La urbo estas grava alirejo por turismo direkte al la internaj naciaj parkoj kaj al la suda pinto de la Granda Barilrifo kaj turismaj insuloj. Ĝi estas la sidejo de la Bundaberga Regiona Konsilantaro.

En Junio 2018, la urba loĝantaro de Bundabergo estis 70 921 personoj.[2]

Notoj

Eksteraj ligiloj