Bugatti

Bugatti estas tradicia aŭtomobila firmao. Jure temas pri akcia kompanio, kiu estas parto de la konzerno Volkswagen AG. Ĉefa sidejo de la firmao estas la urbo Molsheim de Alzaco en Francio. Fondinto de la firmao estis Ettore Bugatti, en la origina formo la entrepreno produktis aŭtojn inter la jaroj 1909 kaj 1963.

Bugatti
Bugatti
aŭtomobilo-faranta firmao • organizaĵo vd
Dum22-a de decembro 1998 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloBugatti Automobili
Jura formoakcia kompanio, parto de konzerno Volkswagen AG
Fondita1909, refondoj en 1987 kaj 1998
SidejoMolsheim, Alzaco, Francio
LandoFrancio
Estr(ar)oWolfgang Dürheimer, prezidanto
Dungitoj297 (stato: 2016)
Agokampoaŭtomobila industrio
sporta aŭto
Posedata deBugatti Rimac • Volkswagen AG vd
TTTwww.bugatti.com
vdr
vetveturiloj de la tipoj Bugatti 35 kaj 37 (1925 kaj 1929)

Bugatti estis inter la legendaj aŭtaj markoj de Eŭropo. La veturiloj de la marko estis inter la plej sukcesaj vetveturaj aŭtomobiloj kaj ankaŭ inter la plej noblaj kaj bonkvalitaj privataj aŭtoj de sia epoko. Post la fino de la origina produktado, la marko dufoje estis revivigita. Unue en 1987 Romano Artioli fondis la entreprenon Bugatti Automobili en Italio. En 1998 la konzerno Volkswagen AG transprenis la rajton uzi la dezajnon kaj nomon Bugatti. Ekde tiam la marko plu ekzistas kiel franca firmao Bugatti Automobiles SAS.

la modelo Bugatti Veyron 16.4, produktita inter 2005 kaj 2012