Buffalo Bill

Buffalo Bill (naskiĝinta la 26-a de februaro 1846 en Le Clair, Iowa, mortinta la 10-an de januaro 1917 en Denvero), propranome William Frederic Cody, estis usona aventuremulo kaj legenda staturo de Sovaĝa Okcidento. Li akiris sian famecon precipe al aventuremaj noveloj verkitaj de Edward Judson.

Buffalo Bill
usona aventuremulo
usona aventuremulo
Persona informo
NaskonomoWilliam Frederick Cody
Naskiĝo26-a de februaro 1846
en Le Clair, Iowa, Usono
Morto10-a de januaro 1917
en Denver, Usono
MortokialoRena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata
TomboLookout Mountain (en) Traduki 39° 43′ 57″ Nordo 105° 14′ 18″ Okcidento / 39.73258 °N, 105.23831 °U / 39.73258; -105.23831 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Buffalo Bill
Familio
PatroIsaac Cody (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoMary Ann Bonsell Laycock (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oHelen Cody (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oLouisa Frederici (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj4
Okupo
Okupoaktoro
entreprenisto
cirkisto
showman (en) Traduki
frontiersman (en) Traduki
verkisto
teatra aktoro
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttps://buffalobill.org/
vdr

Jam en sia dekkvina jaro li aniĝis en servojn de Pony Express. Li transveturigis surĉevale poŝtajn frandaĵojn el orienta marbordo tra danĝeraj indianaj teritorioj. Kiam eksplodis Usona enlanda milito, li deĵoris en armeo de Unio kiel armea esploristo.

Post la milito en la jaro 1867 li lasis sin lui kiel provizanto kaj por 500 dolaroj pomonate li liveris viandon por laboristoj laborantaj en konstruejo de kansasa pacifika fervojo. Danke al tiu ĉi laboro li akiris sian kromnomon kaj li fariĝis unu el simboloj de buĉado de bizonoj.[1] Laŭ kelkaj fontoj li pafmortigis da ili dum ses monatoj 4280 pecoj.

En la jaro 1869 Edward Judson, nomata "Butline", elektis lin kiel unu el simboloj de Sovaĝa Okcidento kaj li verkis pli ol 200 romanoj kun Buffalo Bill en titola rolo (la t.n. bufalobilaj romanoj). Krom tio Buffalo Bill fariĝis ankaŭ heroo de kelkaj teatraj ludoj.

Buffalo Bill ankoraŭ mallongtempe laboris kiel ŝerifo kaj rajdisto de Wild West Show antaŭ ol li por daŭre enkankris kiel direktoro de granda rajdista amuzo. Li traveturis kun tiu ĉi amuzo la tutan Usonon kaj pli poste ankaŭ Eŭropon. Danke al tiu ĉi amuzo ankoraŭ pli multe disvastiĝis lia fameco kaj li, ankoraŭ vivante, fariĝis legendo. En pli posta aĝo li jam ne plu kapablis distingi, kio estas en lia vivo fakto kaj kio elpensitaĵo. Tial estas bezone al liaj propraj biografioj alpaŝi kun rezervo.

Buffalo Bill mortis pro rena malsano, ĉagreniĝinta pro tio, ke la mondo de Sovaĝa Okcidento malaperis en nerevenejon.

Notoj