Bromoformo

kemia kombinaĵo
Bromoformo
Plata kemia strukturo de la Bromoformo
Tridimensia kemia strukturo de la Bromoformo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Tribromo-metano
  • Tribromido de metilo
  • Bromido de formilo
Kemia formulo
CHBr3
CAS-numero-kodo75-25-2
ChemSpider kodo13838404
PubChem-kodo5558
Merck Index15,1430
Fizikaj proprecoj
Aspektodensa senkolora likvaĵo kun dolĉeca odoro
Molmaso252,731 g·mol-1
Denseco2,889g cm−3
Fandpunkto7,5 °C
Bolpunkto149,5 °C[1]
Refrakta indico 1,595
Acideco (pKa)2,38
SolveblecoAkvo:3,2 g/L
Mortiga dozo (LD50)410 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
RiskojR22 R23 R36/38 R51/53
SekurecoS37 S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco08 – Risko al sano
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H315, H320, H335, H336, H341, H351, H361, H370, H372, H373, H401, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P312, P314, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

BromoformoCHBr3 estas organika solvanto, senkolora likvaĵo, havanta altan refraktan indicon kaj densecon, kaj duondolĉa odoro simile al tiu de la kloroformo. Ĝi estas unu el la kvar ekzistantaj trihalogenidaj metanoj, krom jodoformo, kloroformo kaj fluoroformo. Ili ĉiuj estas uzataj en laboratorio kiel reakciantoj en kemiaj sintezoj.

Bromoformo estis malkovrita en 1832 de la germana kemiisto Carl Jacob Löwig (1803-1890)[4] per interagado de etanolo kun bromo. Li kredis ke temas pri la dubromo-metano aŭ CH2Br2, tamen ĝia korekta formulo estis poste priskribita de Jean-Baptiste Dumas (1800-1884)[5], la malkovrinto de bromo.

Puraj solvaĵoj de bromoformo estas senkoloraj, malstabilaj kaj malkomponiĝas en kelkaj semajnoj. Tamen, kiam la solvaĵo iĝas bruna, tio signifas ke ĝi malkomponiĝas kaj la eblaj malkompono-produktoj estas bromida acido, bromo, karbonil-bromido (COBr2). Bromido de karbonilo estas senkolora tre toksa likvaĵo. Bromida acido estas palflava likvaĵo, tre koroda kiu atakas metalojn.[2]

Bromoformo estas metabola venenaĵo kiu absorbiĝas de la haŭto kaj estas potence akumulita de la korpo. Laŭ kelkaj institutoj pri sano, ĝi estas konsiderata karcinomogena kaj mutaciokaŭza.

Sintezoj

Sintezo 1

+3 + +

Sintezo 2

+ 3 + + +3

Sintezo 3

+ 3 + +2

|-|}

Sintezo 4

+ 3

Reakcioj

Reakcio 1

+3 + +2

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj