Breznička (distrikto Poltár)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Breznička
19° 44′ 07″ O / 48.42139 °N, 19.73528 °O / 48.42139; 19.73528 (mapo)

Breznička (hungare Ipolyberzence [ipojberzence], germane Bersentz/Bresnitz) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Breznička
hungare: Ipolyberzence, germane: Bersentz/Bresnitz
municipo
Oficiala nomo: Breznička
ŜtatoSlovakio Slovakio
RegionoRegiono Banská Bystrica
DistriktoDistrikto Poltár
Historia regionoSupra Hungarujo
Parto deNovohrad
RiveroIpeľ
SituoBreznička
 - alteco230 m s. m.
 - koordinatoj48° 25′ 17″ N 19° 44′ 07″ O / 48.42139 °N, 19.73528 °O / 48.42139; 19.73528 (mapo)
Areo9,21 km² (921 ha)
Loĝantaro787 (31.12.2011)
Denseco85,45 loĝ./km²
Unua skribmencio1279
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo985 02
Telefona antaŭkodo+421 47
AŭtokodojPT
NUTS511269
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Breznička (Poltár District)
Retpaĝo: www.obecbreznicka.sk
Portalo pri Slovakio

Situo

Breznička situas laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ flankovojoj. Tie disiĝas la fervojo el Lučenec al Poltár kaj Katarínska Huta. Lučenec troviĝas je 12 km.

Historio

En la 9-a jarcento slava fortikaĵo estis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1279 laŭ tiama hungara ortografio "Berzenche". En 1828 loĝis tie 205 vilaĝanoj en 25 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ipolyberzence 417 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Lučenec, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Breznička 795 homoj, (772 slovakoj).

Vidindaĵoj