Brazila jalapo
Brazila jalapo[1], Merremia tuberosa, estas specio de grimpoplanto apartenanta al la familio de Konvolvulacoj.
![]() | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Merremia tuberosa (L.) Rendle | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/Starr_050517-1460_Merremia_tuberosa.jpg/220px-Starr_050517-1460_Merremia_tuberosa.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ac/Merremia_tuberosa_India.jpg/220px-Merremia_tuberosa_India.jpg)
Priskribo
Brazila jalapo estas plurjara liano kun herbaj tigoj direkte al la apekso, lignecaj en la bazo, nedecidaj, glataj. La folioj estas ĝenerale 7-lobaj, foje preskaŭ ĝis la bazo, larĝe ovalaj ĝis rondetaj, 8–15 cm longaj kaj larĝaj; loboj lancetformaj ĝis elipsaj, akuminataj, kompletaj, glataj. Cume kunmetitaj infloreskoj, malofte izolaj floroj; sepaloj malsimilaj, la eksteraj longformaj, 25–30 mm longaj, obtuzaj, pintohavaj, la internaj pli malgrandaj, 12–20 mm longaj, akraj; korolo 5–6 cm longa, glata, flava. Fruktoj neregule dehiskaj, subglobaj, 30–35 mm larĝaj; semoj ovoformaj, kun densaj kaj mallongaj haroj, parte glabraj kaj nigraj.[2]
Etimologio
Merremia estas genronomo donita honore al la germana naturisto Blasius Merrem (1761–1824)[3] dum tuberosa estas latina epiteto kiu signifas "tubera" (kun bulbo aŭ tubero).[4]
Taksonomia klasifikado
Merremia tuberosa estis priskribita de (L.) Rendle kaj eldonita en Flora of Tropical Africa 4 (2): 104. 1906 [1905][2]
- Sinonimoj
Disvastigado
Ĝi estas rara specio trovebla en ĝenitaj lokoj en altecoj de 0–1200 m; Floras Nov- Mar, Fruktiĝas Dec - Majo en Usono (Florido) en Sudameriko, ankaŭ en Antiloj; enkondukita en la malnovan mondon, ofte kultivata.
Referencoj
Eksteraj ligiloj kaj noto
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Merremia tuberosa en la hispana Vikipedio.