Bratska Rezervujo

Bratska rezervujo (ruse Братское водохранилищеBratskoje Vodoĥraniliŝĉe) estas rezervujo de rivero Angara, situanta en Irkutska provinco kaj Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto, Rusio. Ĝi estas nomita laŭ urbo Bratsk, la plej granda urbo najbara al la rezervujo. Ĝi havas surfacan areon de 5.470 km² kaj maksimuman volumenon de 169,27 km³[1].

Bratska Rezervujo
baraĵlago
SituoIrkutska provinco kaj Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto, Rusio
Speco de la lagoAkvoelektra rezervujo
Ĉefaj fontojAngara, Oka, Ija
Ĉefaj elfluojAngara
Datenoj
Koordinatoj, 101° 46′ 34″ O (mapo)56.274166666667101.7761111111156° 16′ 27″ N, 101° 46′ 34″ O (mapo)
Bratska Rezervujo (Irkutska provinco)
Bratska Rezervujo (Irkutska provinco)
DEC
Map
Bratska Rezervujo
Surfaca areo5470 km²dep1f5
Akva volumeno169,27 km³dep1f8
vdr

La rezervujo estis plenigita en 19611967. La akvobaraĵo estas 125 m alta kaj 4417 m longa. Ŝoseo estas sur supro de la akvobaraĵa muro. Je la tempo de sia inaŭguro, la rezervujo estis la plej granda artefarita lago en la mondo. Ĝia elektra povuma genera kapablo estas 4.500 MW[1].

Referencol

Eksteraj ligiloj