Braňany

13° 42′ 00″ O / 50.54306 °N, 13.70000 °O / 50.54306; 13.70000 (mapo)

Braňany (germane Prohn) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. La municipo situas proksimume ses kilometrojn nordoriente de urbo Most kaj kvin kilometrojn oriente de urbo Bílina. Braňany troviĝas en supermara alteco 253 metroj kaj ĝi estas ĉirkaŭitaj de kvar montetoj. Nordokcidente situas Červený vrch (366 metroj), sudokcidente monteto Na Skalce (328 metroj), oriente etendiĝas monteto Kaňkov (436 metroj), kiu apartigas la samnomatan domaron Kaňkov kaj nordoriente Mnišský les (379 metroj).

Braňany
germane Prohn
municipo
Vilaĝplaco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Braňany
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Ústí nad Labem
DistriktoDistrikto Most
Administra municipoMost
Historiaj regionojBohemio, Sudetio
MontaroBohemia mezmontaro
SituoBraňany
 - alteco253 m s. m.
 - koordinatoj50° 32′ 35″ N 13° 42′ 00″ O / 50.54306 °N, 13.70000 °O / 50.54306; 13.70000 (mapo)
Areo6,13 km² (613 ha)
Loĝantaro1 191 (2024)
Denseco194,29 loĝ./km²
BasenoMosta baseno
Unua skribmencio1327
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo435 22
NUTS 3CZ042
NUTS 4CZ0425
NUTS 5CZ0425 567060
Katastraj teritorioj2
Partoj de municipo2
Bazaj setlejunuoj2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Braňany
Retpaĝo: www.branany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Norde de la municipo la pejzaĝo estas markita pro minado de karbo. En Braňany kruciĝas ŝoseo II/256 el Želenice ĝis Mariánské Radčice kaj Lom kaj ŝoseo de la III-a klaso 2538 el Most ĝis Bílina. Vivas ĉi tie 1 191 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Most, Bílina, Želenice kaj Obrnice.

Historio

Kiel la unua skribmencio pri la municipo oni konsideris jarojn 1239, kiam estas menciata certa Wolzik de Brani kaj 1281, kiam oni parolas pri Čáslav z Bran. Sed plej prefere en ambaŭ kazoj temas pri la pereinta vilaĝo Brany ĉe Chomutov. La certa mencio pri Braňany tial devenas nur el la jaro 1327, kiam estas registrita Guntherus de Brand.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869290
1880537
1890412
1900736
1910875
19211 042
JaroLoĝantoj
19301 095
19501 077
19611 927
19701 706
19801 429
19911 143
JaroLoĝantoj
20011 169
20111 157
20141 313
20161 303
20171 288
20181 278
JaroLoĝantoj
20191 292
20201 279
20211 174
20221 200
20231 197
20241 191

Listo de stratoj en Braňany

  • Petra Bezruče
  • Bílinská
  • Mostecká
  • Pod Školou
  • Nad roklí

Pluaj fotoj