Boudry (distrikto)


La distrikto Boudry estas administra unuo de Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havis 38866 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Boudry.

Distrikto Boudry
Blazono de la distrikto Boudry
Kastelo de Boudry
Mapo de la distrikto Boudry
Distriktoj de Kantono Neŭŝatelo
Kantono Neŭŝatelo
ĈeflokoBoudry
Geografia situo553921 / 200058 (mapo)46.956.833333333333346° 57′ N, 6° 50′ O; CH1903: 553921 / 200058 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj38866  (2010-12-31)
Areo150,58 km²
Loĝantardenseco368,1 loĝantoj/km²
Federacia Kodo2401
vdr

Geografio

La distrikto Boudry situas en la sudo de la kantono kaj etendiĝas de la Ĵurasa Montaro ĝis la bordo de la Lago de Neŭŝatelo. Ĝin trafluas la rivero Areuse, kie apud Boudry alfluas al la lago.

Komunumoj de la distrikto Boudry

La distrikto Boudry konsistas (stato en 2013) el 13 komunumoj, el kiuj la Milvignes estas la plej granda. Jen la listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bevaix383710.786402
Boudry498416.776404
Brot-Dessous974.956405
Corcelles-Cormondrèche46244.866407
Cortaillod45283.696408
Fresens2151.586409
Gorgier192213.986410
Milvignes88878,786416
Montalchez2366.426411
Peseux57193.436412
Rochefort106120.896413
Saint-Aubin-Sauges24287.716414
Vaumarcus2651.786415
Totale1538866150,582401

Iamaj komunumoj de la distrikto Boudry

La sekvantaj tri iama komunumoj kun efiko de la 1-a de januaro 2013 estis kunigitaj al la nova komunumo Milvignes:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Auvernier15971.686401
Bôle17612.586403
Colombier (NE)55924.526406

Historio

Post la koncedo de la urborajto al Boudry en la jaro 1343 fare de la Grafo Ludoviko de Neŭŝatelo, Boudry fariĝis la sidejo de regiona tribunalo kaj de voktejo sub la regado de la Senjoroj de Neŭŝatelo. Post la fino de la monarkio en la jaro 1848 tiu voktejo estis transformita al la hodiaŭa distrikto Boudry kun la ĉefloko Boudry.[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj