Bottighofen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bottighofen (stacidomo).

Bottighofen estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2007 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Bottighofen
Blazono de Bottighofen
Lagohaveno de Bottighofen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
DistriktoKreuzlingen
Koordinatoj 47° 38′ 24″ N 9° 12′ 5″ O / 47.64000 °N, 9.20139 °O / 47.64000; 9.20139 (mapo) 9° 12′ 5″ O / 47.64000 °N, 9.20139 °O / 47.64000; 9.20139 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj2007
Areo2,4 km²
Alteco396 m super marnivelo
Poŝtkodo8598
Komunumkodo4643
Mapo de Bottighofen
vdr

Geografio

Bottighofen situas ĉe la suda bordo de Bodenlago. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de Konstanco-Kreuzlingen.

Najbaraj komunumoj

Bottighofen limas oriente al Kreuzlingen, sude al Lengwil, oriente al Münsterlingen, kaj norde al Bodenlago, je kies alia flanko situas la germanaj komunumoj Konstanco kaj Meersburg (ambaŭ en Baden-Virtembergo).

Trafiko

Bottighofen disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Kreuzlingen al Romanshorn kaj Rorschach. Bottighofen ankaŭ atingeblas per ŝipo sur la Bodenlago ek de Konstanco.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bottighofen datiĝas el la jaro 830 kiel Pottinchovum.

Bottighofen estis ekde la fino de Helveta Respubliko en la jaro 1803 ĝis 1993 municipo de la tiama komunumo Scherzingen. Ekde la 1-a de januaro 1994 Bottighofen estas aŭtonoma politika komunumo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj