Boris Nemcov

Boris Jefimoviĉ Nemcov (ruse Борис Ефимович Немцов; naskiĝis 9-an de oktobro 1959, mortis 27-an de februaro 2015) estis rusa politikisto, deputito de 6-a Jaroslavla provinca dumao, unu el kreintoj kaj gvidantoj de movado "Solidareco", unu el estroj de politika partio "Parnas". Li estis unu el organizantoj de politikaj protestoj en Rusio en 2010-aj jaroj, membro de Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio.

Boris Nemcov
Persona informo
Naskiĝo9-an de oktobro 1959 (1959-10-09)
en Soĉio
Morto27-an de februaro 2015 (2015-02-27) (55-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis proHommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perPafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita denekonata valoro vd
TomboTrojekurov-tombejo (2015–) Redakti la valoron en Wikidata vd
ReligioRusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvojrusa vd
ŜtatanecoSovetunio
Rusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materFaculty of Radiophysics, Nizhny Novgorod State University (en) Traduki (1976–) Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioPartio de Popola Libereco (2012–)
Solidareco (2008–)
Unuiĝo de Dekstraj Fortoj (1999–2008)
Young Russia (en) Traduki (1998–2001)
Partio de Popola Libero “Por Rusio sen Anarkio kaj Korupto”
Christian Democratic Party of Russia (en) Traduki (–1993) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Boris Nemcov
Familio
Edz(in)oRaisa Nemtsova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
AmkunuloAnna Durytska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojZhanna Nemtsova (en) Traduki
 ( Raisa Nemtsova (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
ParencojIgor Eidman (en) Traduki (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
ŝtatreprezentanto
fizikisto
membro de la ŝtata Dumao Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPolitiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enMoskvoNiĵnij Novgorod vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Boris Nemcov
La loĝantoj de Moskvo omaĝas la murditan Boris Nemcov en la loko kie li estis pafmurdita nokte 27-an de februaro 2015 en centro de Moskvo apude de Kremlo (foto de la 28 de februaro 2015)
La loĝantoj de Moskvo omaĝas la murditan Boris Nemcov en la loko kie li estis pafmurdita nokte 27-an de februaro 2015 en centro de Moskvo apude de Kremlo (foto de la 28 de februaro 2015)
Boris Nemcov la 15an de marto 2014 dum la pacmarŝoj en Moskvo: „Por Ruslando kaj Ukrainio sen Putin!“
Marŝoj "Por Rusio sen Korupto kaj Senleĝeco", 2010
Marŝoj "Por Rusio sen Korupto kaj Senleĝeco", 2011
Marŝoj kaj protestoj en Moskvo, Jakimanka-str, Bolotnaja-skvaro, februaro 2012
La 1-an de marto 2015 dekoj da miloj de homoj en la funebra marŝo omaĝe al murdita Boris Nemcov en Moskvo
La dekoj da miloj de homoj en Moskvo en la marŝo omaĝe al murdita Boris Nemcov
La loko apud la Moskva Kremlo kie estis murdita Boris Nemcov

Vivo

Gepatroj de Boris estis Jefim Davidoviĉ Nemcov kaj Dina Jakovlevna Nemcova (fraŭline Ejdman).

Laŭ edukiteco fizikisto, en 1981 finis Fakultaton de Radiofuziko en Ŝtata Universitato en Niĵnij Novgorod. Poste scienca laboranto. De 1988 ĝis 1990 partoprenis ekologian movadon, en 1990 estis elektita deputito.Boris Nemcov estis la unua estro de Niĵnij-Novgoroda provinco (dum 19911997), alinome guberniestro nomumita de Boris Jelcin. Poste li laboris en Registaro de Rusio kiel ministro pri energio (en 1997) kaj unua anstataŭanto de estro de Registaro (en 19971998).

En 1998 li fondis movadon "Rusio juna" (ruse Россия молодая) poste fariĝinta unu el fondintoj de komunumo "Dekstra afero" (ruse Правое дело) kaj partio "Unuiĝo de dekstraj fortoj" (ruse Союз правых сил). Post disfalo de "Unuiĝo de dekstraj fortoj" Nemcov estis unu el fondintoj de demokratia movado "Solidareco". En 2009 partoprenis urbestran balotadon en Soĉi. En 2010 "Solidareco" ekmembris en unuiĝo "Por Rusio sen arbitreco kaj korupto" (ruse За Россию без произвола и коррупции). En la jaroj 2011-2012 en Moskvo kunorganizis protestojn post elekto de Vladimir Putin al la posteno de prezidento kaj kontrolata de li partio Unueca Rusio. Ekde 2012 Nemcov estis estro de partio "Parnas". 8-an de septembro 2013 li estis elektita deputito de Jaroslavla provinca dumao kiel ĉefulo en listo de "Parnas".

Boris Nemcov estis adepto de liberalaj ekonomiaj reformoj kaj kontraŭulo de la anekso de Krimeo fare de Rusio.

Boris Nemcov estis konata kiel aktiva liberalisma opoziciulo, verkinto de kelkaj eldonaĵoj kritikantaj politikon de prezidanto Vladimir Putin, aktivulo kaj unu el organizantoj de politikaj protestoj okazintaj en 2011-2013 kaj sekvintaj protestoj kontraŭ politiko de Rusio en Ukrainio en 2014.

Boris Nemcov estis pafmurdita nokte 27-an de februaro 2015 en centro de Moskvo.

Reagoj al murdo

La urba konsilio de Vaŝingtono elektis rebapti parton de Wisconsin Avenue, sur kiu situas la rusa ambasadejo, omaĝe de Nemcov.[1]

La 24-an de aŭgusto 2018 en Vilno (Litovio) skvaro proksime al rusia ambasadejo estis nomita memore al Nemcov.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

  • Boris Nemcov silueto sur paĝaro de www.viperson.ru ruse
  • Seven portraits made by Lena Hades five days after the murder of Boris Nemtsov and the start of the art marathon across Russia in memory of Boris Nemtsov