Bo Derek

usona aktoro

Bo Derek (denaske Mary Cathleen Collins, 20a de Novembro, 1956)[1] estas usona aktorino kaj modelo. Ŝia elrompa rolo estis en la amafera komedia filmo nome 10 (1979). Ŝia unua edzo John Derek reĝisoris ŝin en Fantasies; Tarzan, the Ape Man (ambaŭ de 1981); Bolero (1984) kaj Ghosts Can't Do It (1989), ĉiuj el kiuj ricevis negativajn reviziojn. Vidviniĝinta en 1998, ŝi edziniĝis al aktoro John Corbett in 2020.

Bo Derek
Persona informo
NaskonomoMary Cathleen Collins
Naskiĝo20-an de novembro 1956 (1956-11-20) (67-jaraĝa)
en Long Beach
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materNarbonne High School (en) Traduki
El Camino College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)oJohn Corbett (en) Traduki (2020–)
John Derek (en) Traduki (1976–1998) Redakti la valoron en Wikidata vd
AmkunuloJohn Corbett (en) Traduki (2002–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoBo Derek vd
Okupofilmproduktoro
aŭtobiografo
modelo
filmaktoro
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum1973– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En 10 (1979) aktoro Dudley Moore ludas la rolon de viro kiu trovas la rolulinon de Derek kiel ideala virino; t.e., nome perfekta 10. La apero de Derek en sonĝosceno, kuranta al Moore en seksalloga banvesto, lanĉis sian statuson kiel ĉeftendanca seksosimbolo. La sceno estis ripete parodiita inklude ŝian plektohararfrizaĵon.[2]

En Tarzan, the Ape Man (1981) ludante la rolon de Jane Parker ŝi aperis nuda en bansceno, kio rezultis en biletvendada sukceso kaj negativajn kritikojn, krom jura proceso pro la uzado de la nomo Tarzan rompante la limojn de la rolulo markitajn de la aŭtoro Edgar Rice Burroughs.[3]

En Bolero (1984) oni esploras la veturadon de virino tra la tuta mondo serĉante idealan viron kun kiu perdi virgecon. La seksa esenco de la intrigo kaj ampleksa uzado de ŝia nudeco havigis al la filmon kategorion X ĝenerale rezervitan por pornografio aŭ tre perfortaj hororfilmoj. Kritikaj recenzoj pri Bolero, kaj aparte por la ludado fare de Derek, estis negativaj.[4]

Ŝi ricevis plurajn premiojn aŭ nomumojn al premioj al la Plej Malbonkvalita Aktorino. En 1980, Derek aperis dufoje en la gazeto Playboy; kaj poste denove en 1981, 1984, kaj 1994.[5]

Ŝi apogis en politiko al diversaj kandidatoj de la Respublikana Partio.

Notoj

Eksteraj ligiloj