Blanka Elster

La Blanka Elster (germane Weiße Elster, ĉeĥe Bílý Halštrov) estas rivero, kiu fontas en Ĉeĥio kaj post 10 kilometroj da fluo en tiu lando havas pluan vojon en la federaciaj landoj Saksio, Turingio kaj Saksio-Anhalto de Germanio. Post entute 257 kilometroj ĝi enfluas la riveron Saale. La plej grandaj urboj survojaj estas Plauen, Greiz, Gera, Zeitz, Leipzig kaj Halle.

Blanka Elster
fontoloko de la Blanka Elster
rivero
Bazaj informoj
SituoĈeĥio, Germanio
Longeco257 km (nur 10 km en Ĉeĥio)
Fluo
Fontoen Výhledy (Ĉeĥio)
- Alteco super marnivelo724 m
- Koordinatoj , 12° 16′ 20″ O (mapo)50.20027777777812.272222222222
Enfluejoen la riveron Saale apud la urbo Halle
- Alteco80 m
- Koordinatoj , 11° 57′ 11″ O (mapo)51.43222222222211.953055555556
Altecodiferenco644 m
Geografio
Trairataj urbojPlauen, Greiz, Gera, Zeitz, Leipzig, Halle
Alfluantoj
- DekstrajPleiße
- MaldekstrajWeida
Map
Blanka Elster
vdr

Etimologio

La rivera nomo cetere tute ne havas rilaton al la germana nomo Elster por la birdo pigo, sed havas slavan originon („alstrawa“= la rapidanta). Kun la rivero Nigra Elster, kiu de la regiono Luzacio fluas en la riveron Elbo, la rivero ne havas geografian konekton. La samnomaj riveroj ricevis la aldonajn adjektivojn por simpla diferencigo.